Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Katoj estas bonvenaj en ŝanhaja muzeo!
2024-08-01

En julio la Ŝanhaja Muzeo anoncis bonegan novaĵon por ŝatantoj de katoj: kat-amikaj sesioj por la nova ekspozicio de la muzeo, Sur pinto de Piramido: la Civilizacio de Antikva Egiptio. Inaŭgurita la 18-an de julio, ĝi estas la plej granda ekspozicio pri egiptaj antikvaĵoj en Ĉinio. Inter la ĉefaj eksponaĵoj estas objektoj elfositaj en la arkeologiejo Saqqara, proksime al Kairo, kie estis trovitaj ruinoj de templo dediĉita al Bastet, diino venerata en antikva Egiptio, kiu havas katan kapon kaj regas amon kaj naskopovon.


Vizitanto kun sia kato en la Ŝanhaja Muzeo.


La kat-amikaj sesioj, titolitaj Mirindaj Noktoj, estis inaŭguritaj la 27-an de julio. Estos dek tiaj noktoj, ĉiusabate, ĝis la 28-a de septembro, kaj ĉiuj biletoj estis disvenditaj en unu horo. Por certigi agrablan sperton por homoj kaj katoj, la muzeo provizas asekuron por ĉiuj vizitantoj kaj dungis bestokuracistojn por deĵori en la muzeo en tiuj okazoj. Aliaj konvenaj servoj, kiel luo de ĉaroj por hejmbestoj, kuraciloj por streĉitaj katoj kaj vartejo por katoj estas disponeblaj.


Kato vizitas la muzeon.


La muzeo disponigis 2 000 biletojn por ĉiuj kat-amikaj sesioj, inkluzive de 200 specialaj biletoj por vizitanto akompanata de kato. Ĉiu vizitanto kun tiu speciala bileto rajtas eniri kun nur unu kato, kaj bezonos montri ĉe la enirejo la vakcinatestilon de la kato por pruvi, ke ĝi estas vakcinita kontraŭ rabio kaj aliaj tri malsanoj.


Statuo de Bastet, egipta diino kun kata kapo, en la ekspozicio


La muzeo faras la jenan atentigon al tiuj, kiuj volas viziti la muzeon dum tiuj specialaj sesioj:

- Unue kontrolu, ĉu via kato sentas sin komforta en publikaj lokoj. Multaj katoj timas aŭ sentas sin malkomfortaj en lokoj nekonataj aŭ kun bruo.

- Vizito al la ekspozicio ne estas rekomendata por katoj pli junaj ol ses monatoj aŭ pli aĝaj ol 10 jaroj.

- Estas malkonsilinde al homoj, kiuj havas alergion al katoj, partopreni tiujn sesiojn.

- Post ĉiu kat-amika sesio, la tuta muzeo estas seninfektigita, steriligita kaj senodorigita.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fontoj: 上海日报 kaj https://portuguese.shanghai.gov.cn











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina delegitaro pri agrikulturo vizitas nordorientan Brazilon - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio