Ĉina delegitaro pri agrikulturo vizitas nordorientan Brazilon |
2024-07-29 |
Fruktoj produktitaj de familia agrikulturo en Maranjono, Brazilo Vespere de la 26-a de julio, laŭ loka tempo, alvenis en la brazila subŝtato Maranjono ĉina delegitaro pri agrikulturo, kiu havos plenan tagordon tie dum la sekvaj tagoj. La delegitaron akceptos la aganta guberniestro de Maranjono, Felipe Camarão, kaj la subŝtata sekretario pri familia agrikulturo, Bira do Pindaré, la ataŝeo pri organizado de produktado, Ricarte Almeida, kaj aliaj sekretarioj de subŝtata registaro kaj reprezentantoj de organizaĵoj rilataj al familia agrikulturo en Maranjono, interalie la Movado de Senteraj Kamparanoj (MST) kaj la Federacio de Laboristoj en Familia Agrikulturo de Maranjono (Fetaema). La delegitaron gvidas la kunordiganto de la projekto pri testado de ĉinaj agrikulturaj maŝinoj por familia agrikulturo, profesoro Yang Minli. En la delegitaro ankaŭ partoprenas la direktoro de la fakultato pri inĝenierio de la Ĉina Agrikultura Universitato, profesoro Song Zhenghe; reprezentanto de la ĉina firmao pri agrikulturaj maŝinoj Lovol, Xia Junchen, kaj du membroj de la Internacia Asocio por Popola Kunlaboro. La celo de la vizito estas disvolvi la potencialon de familia agrikulturo kaj plifortigi internacian agrikulturan kunlaboron kun Maranjono. La vizito komenciĝos en la subŝtata ĉefurbo, São Luís, kie okazos kunsidoj kun reprezentantoj de la subŝtata registaro. Sabate, la 27-an de julio, la aktivaĵoj koncentriĝos ĉe la setlejo Cristina Alves, en la urbo Itapecuru Mirim – MA. Ekde la 30-a de aprilo ĉijare, en tiu loko okazas testado de du ĉinaj maŝinoj por rikoltado de rizo. La du maŝinoj estis senditaj al la loko post subskribo de memorando pri interkonsento inter Konsorcio Nordoriento, la Ĉina Agrikultura Universitato, Asocio de Fabrikistoj de Agrikulturaj Maŝinoj de Ĉinio kaj Internacia Asocio por Popola Kunlaboro. Dum la vizito, la komisiono partoprenos la feston celebre al la 17-jariĝo de popola agrikultura reformo en la Setlejo Cristina Alves kaj al la 40-jariĝo de MST. Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Diário Sul Maranhense Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |