Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina vicprezidanto Han Zheng ĉeestis malferman ceremonion de Parizaj Olimpikoj
2024-07-29


Posttagmeze de la 26-a de julio laŭ la loka tempo, Han Zheng, ĉina vicprezidanto kaj speciala reprezentanto de prezidanto Xi Jinping, ĉeestis malferman ceremonion de la Parizaj Olimpikoj kaj interparolis kun franca prezidento Emmanuel Macron en Élysée-palaco.



Han Zheng diris, ke li tre ĝojas esti invitita al la malferma ceremonio de la Parizaj Olimpikoj kaj deziras, ke la evento estu mirinda kaj glata. La vizito de prezidanto Xi Jinping al Francio en majo akiris plenan sukceson, tio montras specialan signifon kaj altan nivelon de la ĉin-franca amikeco kaj havas gravan signifon por stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj la monda paco kaj stabileco.



Antaŭ la malferma ceremonio de la olimpikoj, Han Zheng vizitis sportistojn, trejnistojn kaj laborantojn de la ĉina sporta delegacio kaj transdonis al ili sinceran saluton kaj bondezirojn de prezidanto Xi Jinping.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Subakva kaligrafio per saĝa horloĝo! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio