Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
​Subakva kaligrafio per saĝa horloĝo!
2024-07-26

Homoj en ĉina orienta provinco Zhejiang surpriziĝis sksciinte pri iu, kiu praktikas subakvan kaligrafion per sia saĝa horloĝo. La horloĝo registras lian itineron dum naĝado kaj la rezulto estas desegno en la formo de ĉina ideogramo. Verkado de ideogramo kun multaj strekoj povas postuli unu horon da laboro, laŭ raporto de City Express.



La aŭtoro de tiuj kaligrafiaj verkoj estas viro, kies familia nomo estas Sheng. Li de tri jaroj praktikas sian unikan arton ĉe la lago Guazhu. Sheng rimarkis la "enuigajn" rektajn liniojn faritajn de aliaj naĝantoj, kaj decidis fari ion pli belan kaj allogan.



Li komencis per farado de simplaj desegnoj, kiel cirkloj kaj kvinpintaj steloj, antaŭ ol sin defii per verkado de ĉinaj ideogramoj laŭlonge de sia itinero. Li unue desegnas ĉiun ideogramon surpapere, kaj sekve kalkulas la naĝotan distancon kaj kiom da brakaj antaŭenmovoj estas necesaj por fari ĉiun strekon de la ideogramo. Sheng laŭeble utiligas objektojn ĉe la bordo de la lago kiel referenc-punktoj por la direkto, kien li devas naĝi por "desegni" la ideogramojn.



Multaj lokanoj kaj turistoj iras al la lago por vidi lin naĝantan. "Li estas bonega”, komentis retano ĉe la socia retejo Weibo.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Gyula Thürmer: Ĉinio daŭrigos iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj profundigos kunlaborojn kun aliaj landoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio