Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jamŝed Sabiroviĉ Junusov: Ĉinio alportas produktojn kaj ŝancojn por nia lando
2024-07-25

Intervjuita de PietroFiocchi, Chen Ji kaj Gao Shuyuan


"Hodiaŭ, multaj landoj uzas ĉin-faritajn produktojn, tiel kreante pliajn laborpostenojn, uzante modernajn teknikojn, kiuj ne malpurigas la ĉirkaŭan medion…" Jamŝed Sabiroviĉ Junusov estas sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Taĝikio. Li ricevis intervjuon de El Popola Ĉinio kaj tiel respondis.



El Popola Ĉinio: Kara sekretario, sinjoro Jamŝed Sabiroviĉ, la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu ĵus finiĝis, koncentriĝis pri plua profundigo de reformoj por antaŭenigi la modernigon de Ĉinio. Laŭ via opinio, kiel ĉi tiu sesio influos la ĉinan ekonomion? Ĉu estos pli da ŝancoj por ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Taĝikio?  


Estas necese substreki, ke Ĉinio ludas gravan politikan kaj ekonomian rolon en la disvolviĝo de nia regiono. La ligoj inter niaj ŝtatoj plifortiĝas tagon post tago.


Ekzemplo de tio estas la lastatempa ŝtatvizito de ĉina prezidanto, estimata kamarado Xi Jinping, al Taĝikio la 4-an de julio ĉi-jare.


La prezidento de Taĝikio, nia estimata Emomali Rahmon, kiel signo de granda respekto, varme kaj sincere renkontiĝis kun la altranga gasto.


Dum la ŝtata vizito okazis multaj altnivelaj renkontiĝoj kaj interparoladoj inter Taĝikio kaj Ĉinio, kaj multaj novaj dokumentoj pri duflanka kunlaboro estis subskribitaj.


Do, mi opinias, ke la temo pri novaj ŝancoj por plivastigi ekonomian kunlaboron inter niaj ŝtatoj jam plene konkretiĝas. Ni esperas, ke ĉi tiu kunlaboro utilos al la popoloj kaj ekonomioj de ambaŭ landoj.


El Popola Ĉinio: Kiel vi taksas la ĉinan modernigon kaj kian influon, laŭ vi, tiu modernigo havas sur aliaj landoj?


Modernigo de la ĉina ekonomio povas havi utilan efikon sur ĝiajn najbarajn ŝtatojn. En la epoko de tutmondiĝo kaj disvolviĝo de ciferecaj teknikoj, ĉiu socio strebas al pli bonaj laborkondiĉoj kaj socia vivo. Ĉinio, kiel unu el la plej grandaj produktantoj de moderna teknologio en diversaj sektoroj de la ekonomio, serĉas partnerojn kaj merkatojn.


Kompreneble, ĉinaj teknikoj estas uzataj en modernaj evoluintaj landoj, kiel Usono, Britio, Aŭstralio, Kanado kaj la landoj de la eŭropa kontinento. Taĝikio estas unu el la plej proksimaj najbaroj de Ĉinio kaj ni disvolvis amikecan partnerecon. Ŝajnas al mi tute nature, ke ĉinaj modernaj teknikoj estas enkondukitaj en nian ekonomion.


Por doni unu ekzemplon, en Taĝikio nuntempe pliiĝas la uzado de ĉin-fabrikitaj elektraj veturiloj en la serva sektoro de urbaj taksioj. La samaj aŭtoj videblas en ĉiuj urboj de la centrazia regiono. Ĉi tio estas kaj ŝpariga kaj medi-amika.











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ŝanhaja metroo inaŭguris servon pri stokado de bagaĝo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio