Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Massimiliano Ay: "La Zono kaj Vojo", novtipa internaciismo por historia epoko de multpolusismo
2024-07-24

Intervjuita de Pietro Fiocchi, Chen Ji kaj Gao Shuyuan


Massimiliano Ay naskiĝis en 1982, post sperto en la sindikata kampo, li estas ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Svislando por 15 jaroj. En institucia nivelo li estas municipa konsilisto de Belinzono, lia devenurbo, ekde 2008. Ekde 2015 li estis elektita deputito ĉe la Parlamento de la Respubliko kaj Kantono Tiĉino, itallingva regiono de la Svisa Konfederacio. Lastatempe El Popola Ĉinio intervjuis lin.



El Popola Ĉinio: En la kvara volumo de la libro "Xi Jinping: Regado de Ĉinio", ĉina prezidanto Xi Jinping proponis lasi la pordomalferman politikon de Ĉinio stimuli la mondan ekonomion. Ĉinio daŭre realigos altan nivelon de malfermeco kaj faciligos liberan komercon kun aliaj landoj. Kiel ĉi tiu politiko influas la mondan ekonomion?


Ni komencu dirante, ke evoluante, la ekonomio de Ĉinio ne nur eltiris milionojn da ĉinoj el malriĉeco, sed permesis -- ankaŭ dank' al la nova Silka Vojo -- la plej malriĉajn landojn, viktimojn de la priraba politiko de okcidentaj novkoloniismo, emancipi sin.


Tial, ne surprize, en lastatempa renkontiĝo kun estro de la internacia departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio mi difinis la iniciaton "La Zono kaj Vojo" kiel novtipan internaciismon taŭgan por la historia epoko de multpolusismo.


Mi do ne dubas, ke Ĉinio volas daŭrigi ĉi tiun linion: La problemo troviĝas prefere en Okcidento, kie la signoj ne estas kuraĝigaj. Kiel mi havis la okazon klarigi en lastatempa intervjuo ĉe CGTN, multaj registaroj de eŭropaj landoj estas subordigitaj al la interesoj de Usono kaj NATO, ili ne pensas pri siaj naciaj interesoj kaj favoras politikon de blokoj, vidante en Ĉinio, preter la formuloj de diplomatia ĝentileco, ne partnero sed kontraŭulo, kiun ili volus demonigi kaj kontraŭbatali.


La vortoj de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Von der Leyen pri la tiel nomata "risk-forigado" bedaŭrinde estas klaraj: bojkoto, taksi per akcizoj, malebligas ajnan formon de ekonomia kunlaboro inter Eŭropo kaj Ĉinio kaj ja instigas eskaladon, kiu povas eĉ estigi militon.


Tial urĝas, ke ankaŭ ĉin-eŭropa kunlaboro inter komunistaj partioj, pac-movadoj kaj sindikatoj trovu novan impulson. 











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Gyula Thürmer: Hungario volas antaŭenigi solidan kaj stabilan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj EU - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio