Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Evento en Pekino fokusis sur kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio
2024-07-24

La 19-an de julio la pensfabriko Pekina Klubo por Internacia Dialogo okazigis la 18-an sesion de la prelega programo "Komprenoj de internuloj", sub la temo "Alvenos maldekstra ondo: La Geopolitika rolo de Latin-Ameriko kaj konsideroj pri la pintkunveno de G20 en Brazilo". José Dirceu, iama prezidanto de la brazila Partio de Laboristoj, iama vicprezidento de brazila parlamento kaj iama ministra ĉefo de la kabineto de brazila prezidento, estis ĉi-foja gast-parolanto. La eventon gvidis Han Hua.



José Dirceu unue prezentis la ĝeneralan situacion de Latin-Ameriko, esprimante sian opinion, ke antaŭenigo de ekonomia, kultura kaj politika integriĝo de la regiono estas la nura ebla vojo por ĝia disvolvado. Li aparte analizis la malfacilaĵojn kaj bezonojn de Brazilo, kun aparta fokuso sur la kampoj kiel ĝisdatigo de industria kaj teknologia sektoroj kaj evoluigo de financa sektoro, kaj substrekis la gravecon de kunlaboroj kun Ĉinio.


Post la prelego, Dirceu respondis demandojn kaj interŝanĝis opiniojn kun ĉeestantaj fakuloj kaj akademiuloj, kiuj faris detalan analizon de la geopolitikaj situacioj de la regionoj Latin-Ameriko kaj Azi-Pacifiko por esplori manierojn plivastigi la kunlaborojn inter Brazilo kaj Ĉinio kadre de brazila reindustriiĝo, transdono de teknologioj kaj internacia komerco.


La prelega programo "Komprenoj de internuloj" estas tradicia aktivaĵo de Pekina Klubo. Sub tiu programo, renomaj spertuloj kaj akademiuloj de Ĉinio kaj aliaj landoj estas invitataj por diskuti internaciajn rilatojn. Kadre de tiu programo okazis diskutoj pri gravaj temoj, kiel monda ekonomio, monda regado kaj daŭripova evoluigo.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: WeChat-konto de Pekina Klubo











Gyula Thürmer: Ĉinio daŭrigos iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj profundigos kunlaborojn kun aliaj landoj - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio