Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gyula Thürmer: Ĉinio daŭrigos iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj profundigos kunlaborojn kun aliaj landoj
2024-07-24

Intervjuita de Pietro Fiocchi, Chen Ji kaj Gao Shuyuan


"Hungario, reganta nun EU-prezidantecon, volas efektivigi pozitivan rolon por antaŭenigi solidan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj atingi solidajn interagojn..." Tion diris Gyula Thürmer, prezidanto de la Hungara Laborista Partio. Li estas fakulo pri fundamentaj reformadoj en la socio kaj en la internaciaj rilatoj. Lastatempe El Popola Ĉinio intervjuis lin.



El Popola Ĉinio: Prezidanto Thürmer, la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu ĵus finiĝis, koncentriĝis pri plua profundigo de reformado por antaŭenigi la modernigon de Ĉinio. Laŭ via opinio, kiel ĉi tiu sesio influos la ĉinan ekonomion? Ĉu estos pli da ŝancoj por ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Hungario?


La tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de KPĈ okazis en tre malfacila situacio. Ĝi devis respondi kelkajn bazajn demandojn. Ĉu la politiko akceptita de la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ ĝustas sub la ŝanĝitaj internaciaj cirkonstancoj? Ĉu Ĉinio povas konservi sian stabilecon kaj ekonomian disvolviĝon? Kion KPĈ devus fari por konservi sian gvidan rolon en la ĉina socio? 


La tria plena sesio donis pozitivan respondon al ĉiuj ĉi demandoj.


La centra komitato aprobis la raporton de la politika buroo, gvidata de kamarado Xi Jinping, kaj deklaris, ke Ĉinio atingis rezultojn en la lastaj jaroj kaj ĉi tiuj atingoj kreas stabilan fundamenton por daŭrigi la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Ĉinio, kaj samtempe konservi internan stabilecon kaj gvidan rolon de KPĈ en modernigo kaj konstruado de socialismo.


Samtempe oni substrekis, ke Ĉinio devas daŭrigi la ĝeneralajn reformadojn. Estis decidite, ke ĝis la jaro 2035 Ĉinio estos fininta konstrui altnivelan socialisman merkatan ekonomion en ĉiuj aspektoj, plu plibonigos la sistemon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, modernigos la politikan sistemon kaj la kapablon por administrado kaj esence realigos socialisman modernigon.


Ĉi tiu ĉefa decido alportas fortan politikan fonon por plua disvolviĝo de la ĉina ekonomio kaj la ĉina socio.


La Centra Komitato de KPĈ konfirmis la paceman eksteran politikon de Ĉinio. Historie gravas, ke Ĉinio restas firme engaĝita por plenumi sendependan eksteran politikon de paco kaj dediĉas sin al antaŭenigo de la homara komunumo de komuna estonteco.


Ĝi esprimis la pretecon de Ĉinio daŭrigi la grandan projekton "La Zono kaj Vojo" kaj profundigi kunlaborojn kun aliaj landoj. La decido pri profunda reformado kaj ĉiuflanke antaŭenigi la ĉinan modernigon starigas la materian fundamenton de efika kunlaboro inter Hungario kaj Ĉinio.


El Popola Ĉinio: Kiel vi taksas la ĉinan modernigon kaj kian influon tiu modernigo havos sur aliaj landoj?


Ĉina modernigo estas historie nova fenomeno. Ĝi servas ne al la intereso de privata kapitalo, sed la bonfarto de la tuta socio. Ĝi koncernas ne izolitajn aferojn, sed montras kompleksan analizon kaj realigon de grandskalaj projektoj.


Mi estas tro optimisma. Ĉinio ne nur parolas pri sia disvolviĝo, sed ankaŭ ligas sian estontecon kun bonfarto de aliaj partoj de la mondo. La decido de la Centra Komitato de KPĈ praktiki la tutmondan disvolvan iniciaton, la tutmondan sekurecan iniciaton kaj la tutmondan civilizacian iniciaton ankaŭ donas vastajn eblecojn al aliaj partoj de la mondo.


La planitaj instituciaj reformadoj rilataj al la laboro pri eksteraj aferoj povas havi pozitivan influon al la ekonomia kunlaboro.











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kial Ĉinio ne estis atingita de la monda informadika malfunkcio? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio