Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Ĉinio ne estis atingita de la monda informadika malfunkcio?
2024-07-22

de Olívia Bulla*



"Malfunkcio, ĉu? Kie?" Tiel respondis Rafael Henrique Zerbetto, brazilano vivanta en Ĉinio, al demando de raportisto de brazila sekcio de Forbes pri la paneo de informadikaj sistemoj, kiu malfruigis flugojn, bremsis bankajn sistemojn kaj ĝenis la laboron de amaskomunikiloj pasintvendrede, la 19-an de julio. La monda informadika malfunkcio trafis firmaojn en ĉiuj kontinentoj de la mondo.


Sed en la ĉeftero de Ĉinio, preskaŭ neniu rimarkis la kaoson kaŭzitan de paneo en sistemoj de Microsoft. "Mi nur scias pri tio, ĉar vi rakontis al mi," diris Rafael, kiu loĝas en Pekino ekde 2015.


Laboranta en la redaktejo de El Popola Ĉinio, Rafael rakontis, ke vendredo estis por li ordinara tago: "Mi laboris kaj revenis hejmen, ĉio normale funkciis: poŝtelefonaj aplikaĵoj, flughavenoj, banka sistemo kaj retejoj."


Renato Peneluppi, loĝanta en Wuhan ekde 2010, atentigas, ke en Ĉinio nun estas epoko de someraj lernejaj ferioj, kiam homoj profitas la okazon por vojaĝi tra la lando kaj eksterlande. "Pro tio, tia problemo en Ĉinio certe estus facile rimarkita," li emfazis.


Li mem, dum la informadika malfunkcio, estis vojaĝanta per altrapida trajno de Pekino al Tianjin en norda Ĉinio. "La trajnstacio estis homplena, kun multego da trajnoj alvenantaj kaj forirantaj, aparte en tiu ĉi itinero inter Pekino kaj aliaj urboj," rakontis la brazilano, fakulo pri ĉina publika administrado.


Ĉiuj alilandaj firmaoj funkciantaj en Ĉinio bezonas sekvi ĉinan leĝaron. Praktika sinsekvo de tio estas, ke ili bezonas instali servilon en la lando por gardi ĉiujn informojn kaj datenojn rilatajn al la ĉina merkato. Alivorte, tiuj firmaoj ne rajtas eksporti datenojn al alilandaj serviloj por esti traktataj, kiel kutime faras la grandaj teknologiaj firmaoj en plejparto de la landoj, inluzive de Brazilo.


"Tio rilatas al certigo de nacia sekureco kaj suvereneco, kun la celo eviti, ke datenoj de firmaoj kaj civitanoj de Ĉinio estu eksportataj kaj misuzataj," deklaris Zerbetto.


Tio ne signifas, ke grandaj firmaoj pri teknologio, kiel Microsoft, Google aŭ Facebook estas malbonvenaj en Ĉinio. Kelkaj alilandaj firmaoj, ekzemple Google, mem elektis ne havi negocojn en Ĉinio pro rifuzo akomodiĝi al juraj postuloj de la lando.


"Mi memoras, ke pluraj servoj de Google estis funkciantaj en Ĉinio, kiam la firmao havis servilon ĉi tie, sed Google elektis forlasi la ĉinan merkaton," rimarkis Zerbetto.


Operaciumoj de Microsoft kaj Apple estas uzataj en plejparto de la komputiloj en Ĉinio, sed pro tio, ke la serviloj estas en Ĉinio, la funkciado de komputilaj sistemoj enlande tute ne estis malhelpata de la malfunkcio en sistemoj de Microsoft eksterlande.


"Sendepende de partopreno aŭ ne de retpiratoj en ĉi-foja informadika misfunkcio, tiu ĉi okazaĵo klare montras la elstaran kapablon de Ĉinio, ĉefe kadre de infrastrukturo pri teknologio, por sin protekti kontraŭ simila problemo," deklaris Peneluppi. 


*Olívia Bulla estas veterana ĵurnalisto specialiĝinta pri ekonomiko kaj financo kaj esploristo pri Ĉinio. Ŝi magistriĝis pri komunikado ĉe Universitato de San-Paŭlo kaj estas doktoriĝonto pri tutmonda ekonomia politiko ĉe UFABC.


Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto











Centra Komitato de KPĈ adoptis rezolucion pri plua ampleksa profundigo de reformado - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio