Someraj lotusfloroj vigligas kamparan ekonomion |
2024-07-22 |
En varma somero, en la lotusa akvokampo de Guantang-vilaĝo de la urbo Yulin, Guangxi-a Zhuang-a Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, lotusfloroj pompas kaj altiras turistojn, kiuj fotadas ĉe akvorando. Ankaŭ fotistoj venas el aliaj lokoj por kapti la pejzaĝojn per sia lenso. Kamparanoj, kiuj plantis la florojn, estas okupataj pri rikoltado kaj transportado de la floroj al la urba distrikto por forvendi ilin. Kampara revigligo estas alkondukita de industrioj. La "lotusa ekonomio" en la vilaĝo ne nur plifortigas la kamparan industrion, sed ankaŭ vigligas turismon en la ĉirkaŭaĵoj, pliigante la enspezojn de kamparanoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |