Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Centra Komitato de KPĈ okazigis gazetaran konferencon pri la tria plena sesio
2024-07-19


Antaŭtagmeze de la 19-a de julio, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis gazetaran konferencon por prezenti atingojn kaj klarigi pri aferoj rilataj al la 3-a Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de KPĈ.


Mu Hong, vicdirektoro de la Centra Reforma Oficejo, respondeca pri ĉiutaga laboro, prezentis la gravajn atingojn de ampleksa profundigo de reformado en la nova epoko kaj la ĝeneralajn celojn kaj gravajn principojn de plua ampleksa profundigo de reformado.


Mu Hong diris, ke starante ĉe la nova historia deirpunkto, la rezolucio de la sesio klarigas la ĝeneralan celon de plua ampleksa profundigo de reformado: daŭre plibonigi kaj disvolvi la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj, kaj antaŭenigi la modernigon de la ŝtata administra sistemo kaj administra kapablo de la lando. Ĝis la jaro 2035, altnivela socialisma merkatekonomia sistemo estos plene starigita, la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj estos plibonigita, la ŝtata administra sistemo kaj administra kapablo de la lando estos esence modernaj, kaj Ĉinio fundamente realigos la socialisman modernigon en tiu jaro, kio estigas solidan bazon por la ampleksa konstruado de moderna kaj potenca socialisma lando meze de tiu ĉi jarcento.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Centra Komitato de KPĈ adoptis rezolucion pri plua ampleksa profundigo de reformado - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio