Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj fakuloj alte taksas ampleksan reformadon de Ĉinio en la nova epoko
2024-07-18

Okaze de la Tria Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la mondo fokusas sur Ĉinio, kiu alportos pli da ŝancoj por la komuna disvolviĝo de ĉiuj landoj kaj progreso de homa civilizacio per profundigo de reformado kaj ĉina modernigo, kaj samtempe liveros pli da inspiro por konstrui pacan, stabilan, prosperan kaj pli bonan mondon.



Erik Solheim, iama vicĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, alte taksas la atingojn de Ĉinio en antaŭenigo de media rebonigo kaj kunorda ekonomia disvolviĝo: "Ĉinio fariĝis la spino de tutmonda verda disvolviĝo. Neniu alia lando, kiu volas disvolviĝi en verda kampo, devas forpagi pli da tempo kaj kosto sen la partopreno de Ĉinio."



Dmitrii Novikov, unua vicprezidanto de la Komitato pri Internaciaj Aferoj de la Rusa Ŝtata Dumao (malsupera ĉambro de la parlamento), delonge faras esplorojn pri la teorio kaj praktiko de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke li estas impresita, kiam li ĉiufoje vizitas Ĉinion, la lando senĉese disvolviĝas, novaj urbaj kvartaloj plivastiĝas, la konstruado de industriaj parkoj rapidiĝas, kaj pli kaj pli da rapid-trafikaj linioj funkcias.



Michael Schumann, prezidanto de la Germana Federacia Asocio por Ekonomia Evoluo kaj Ekstera Komerco, tre zorgas pri la koncepto de novkvalitaj produktivaj fortoj. Laŭ li, tio implikas artefaritan intelekton kaj ciferecan infrastrukturon, kaj la kerno estas plibonigi la vivon de homoj. "Ni esploras pli profunde por observi, kiel ĉina modernigo daŭre disvolviĝas kaj kion la Okcidento povas lerni de ĝi."



Bambang Soesatyo, prezidanto de la Indonezia Popola Konsiliĝa Asembleo, diris, ke estas mirinda la iniciato "La Zono kaj Vojo" kiu konektas malsamajn regionojn de la mondo per provizoĉenoj.



Guillermo Lasso, eksprezidanto de Ekvadoro, diris, ke la mondo alfrontas multoblajn ŝancojn kaj defiojn, Ĉinio proponis tutmondan disvolvan iniciaton, tutmondan sekurecan iniciaton kaj tutmondan civilizacian iniciaton, tio atestas respondecan konduton de granda lando kaj alportas inspiron por ĉiuj landoj pri egala dialogo kaj paca disvolviĝo.



Profesoro Martin Albrow, brita sociologo kaj unu el la pioniroj pri la koncepto de tutmondiĝo, alte taksas la koncepton de ĉina prezidanto Xi Jinping pri konstruado de homara komunumo de komuna estonteco. Li diris, ke la koncepto enkorpigis antikvan ĉinan saĝon. Brila estonteco por la mondo postulas komunajn klopodojn de homoj tra la tuta mondo, kaj li atendas, ke Ĉinio ludu gvidan rolon en tiu ĉi flanko.


Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Brazilaj poetoj vizitas Ĉinion por poezia festivalo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio