Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazilaj poetoj vizitas Ĉinion por poezia festivalo
2024-07-18

Sep brazilaj poetoj venis al Ĉinio invitite de la Ĉina Asocio de Verkistoj por partopreni la Internacian Junularan Festivalon de Poezio, kio okazas de la 18-a ĝis la 24-a de julio en la urboj Pekino kaj Hangzhou. La sep brazilaj poetoj estas Ana Rüsche, Cida Pedrosa, Júlia de Carvalho Hansen, Lubi Prates, Luiza Romão, Rodrigo Luiz P. Vianna kaj Thiago Ponce de Moraes.


De maldekstra flanko: Luiza Romão, Thiago Ponce de Moraes, Ana Rüsche, Lubi Prates, Cida Pedrosa, Júlia de Carvalho Hansen kaj Rodrigo Luiz P. Vianna


La festivalo unuafoje okazas kaj ĝin ĉeestas verkistoj de BRICS-membrolandoj. "La junaj poetoj estas la ĉefaj fortoj por poezia verkado en la mondo, kaj ili reprezentas la esperon kaj la estontecon de literaturo," deklaris la organizantoj.


Laŭ la organizantoj, la eventon ĉeestos 80 poetoj: 30 el Ĉinio kaj 50 el aliaj landoj. La temo de la festivalo estas verso de la ĉina klasika poeto Zhang Jiuling (678-740), "Tempo kune trans la mondo". "Tiu ĉi citaĵo reprezentas nian grandan esperon pri poezio, nian aprezon pri la junularo kaj nian deziron profundigi amikecon," klarigis la organizantoj. La kolekto de poemoj de la partoprenantoj estos publikigita kiel antologio en la ĉina lingvo.


Krom aktivaĵoj rilataj al poezio, la partoprenantoj vizitos muzeojn kaj historiajn lokojn, kiel la Granda Muro kaj la Malpermesita Urbo. Ankaŭ estos seminario por diskuti novigon en poezio. Ĉiu partoprenanto estis invitita verki eseon pri la temo diskutota.


"Esti invitita partopreni la festivalon estas granda honoro kaj ĝojo por mi," komentis Thiago Ponce de Moraes. "Ĉiuj miaj renkontiĝoj kun ĉinaj poetoj ĝis nun, ĉu per libroj, ĉu en festivalo, donis al mi mirindan impreson pri la vasteco kaj forto de la ĉina poezio. La poezia verkaro de tiom da ĉinaj poetoj, ĉu nuntempaj ĉu klasikaj, ĉefe tiu de Yu Xuanji (844-869), donis al mi bildojn kaj instruis al mi pejzaĝojn, kiujn mi nun povos sperti surloke, kaj mia sperto en tiuj lokoj estos plivastigita pro tiuj poemoj. Mi sekvas tiun renkontiĝon babelan, plenan je voĉoj kaj diverseco, de malnovaĵo kaj novaĵo, de unuopaĵoj kaj multoblaĵoj; mi iras al tiu renkontiĝo samkiel priskribas poemon de Yu Xuanji:

Acerfolioj, miloj, branĉon post branĉo

ĉe rivero, al pontoj. Sunsubiras kaj boaton ne revenas.

Fluas tago kaj nokto, mastro, la rivero: mia deziro

Okcident-orienten ĝi ne haltas, neniam ripozas.


Fonto: https://www.publishnews.com.br/materias/2024/07/11/sete-poetas-brasileiros-embarcam-para-festival-literario-na-china


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Duonjara MEP de Ĉinio pliiĝis je 5% - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio