Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Duonjara MEP de Ĉinio pliiĝis je 5%
2024-07-17


La 15-an de julio, la sama tago de la inaŭguro de la 3-a Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis ekonomiajn datumojn. La datumoj montras, ke ĉina MEP (malneta enlanda produkto) en la unua duono de la kuranta jaro estis 61. 68 duilionoj da juanoj, la jara kresko estas 5% ĉe konstantaj prezoj. Rigardante laŭ jarkvaronoj, MEP pliiĝis je 5.3% en la unuaj tri monatoj kaj 4.7% en la duaj.


Liu Aihua, proparolanto de la buroo, diris: "En la unua duono de la jaro, la komplekseco, severeco kaj necerteco de la ekstera medio evidente pliiĝis, kaj enlanda struktura ĝustigo daŭre profundiĝis, kio alportis novajn defiojn, ekzemple la daŭra liberigo de makropolitikaj efikoj, reakiro en ekstera postulo, kaj la rapida disvolviĝo de novkvalitaj produktivaj fortoj ankaŭ formis novan subtenon. Ĝenerale, la nacia ekonomio pliboniĝis en la unua duono de la kuranta jaro, kun progreso kaj stabileco. Tiuj atingoj estis malfacile atingeblaj."


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Opinio de brazila fakulo pri la Tria Plena Sesio de la 20a Centra Komitato de KPĈ - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio