Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Opinio de brazila fakulo pri la Tria Plena Sesio de la 20a Centra Komitato de KPĈ
2024-07-16


La brazila esploristo José Renato Peneluppi Jr. magistriĝis kaj doktoriĝis pri ĉina publika administrado ĉe Universitato Huazhong pri Scienco kaj Teknologio en Wuhan de Hubei-provinco, kaj jam de 12 jaroj vivas en Ĉinio. Li estas asociita esploristo ĉe la ĉina pensfabriko Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo kaj membro de la laborgrupo Dialogoj Brazilo-Ĉinio de la brazila pensfabriko Instituto Lula. Ĉe la sojlo de la 3-a Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), El Popola Ĉinio intervjuis lin pri la atendataj atingoj de tiu ĉi grava politika evento.


Laŭ informo, en julio okazos la 3-a Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de KPĈ. Laŭ vi, kiel la sesio orientos la ekonomian disvolvadon de Ĉinio?


La sesio orientos la profundigon de la reformado, cele al ĉina disvolvado fokusiĝinta sur konstruado de altnivela socialisma merkata ekonomio sur humanisma bazo, kun la jam difinitaj celoj por 2035 plifortigante la bazojn por la vojo de revigligo de la lando, por ke ĝi havu forton por atingi la duan jarcentan celon.


La direkto entenas certigi la reformojn faritajn en la 1990-aj jaroj kaj enkonduki novajn ŝanĝojn cele al ampleksa modernigo. La sesio ĝustigos distribuadon de enspezoj, plibonigos socian sekurecon kaj antaŭenigos integriĝon inter urboj kaj kamparo cele al komuna prospero.


La ekonomia politiko celos reekvilibrigi la fokuson de produktado al konsumado, stimulante la enlandan postulon kaj antaŭenigante altnivelan populacian disvolvadon. Ĉina pordmalfermo fokusiĝos sur instigo al libera komerco kaj alpreno de alt-tekniko, kio certigos daŭripovan evoluigon fokusantan sur la homoj.


Krome, estos plibonigitaj politikoj pri manĝaĵ-sekureco, energio kaj industriaj ĉenoj, kun fokuso sur stabila ekonomia kresko kaj kreado de laborpostenoj, aparte por junularo.


Laŭ raporto, ĉi-jare la sesio fokusiĝos sur profundigo de la reformado kaj antaŭenigo de la ĉina modernigo. Laŭ vi, kiel disvolviĝos la reformado de Ĉinio?


Ĉina reformado, kadre de la nova erao, fokusiĝos sur firmigo de la atingoj de pasintaj reformoj kaj antaŭenigo de novaj ŝanĝoj por enkonduki la ĉinan modernigon.


La reformoj entenos ampleksan modernigon, alĝustigo de enspez-distribuado kaj plibonigo de socia sekureco. Ili ankaŭ koncentriĝos sur la integriĝo inter urboj kaj kamparo por ke komuna prospero.


La strategio ankaŭ rilatas al antaŭenigo de libera komerco kaj pintnivelaj teknologioj, lige kun la principoj de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj emfazante daŭripovan evoluigon centritan sur la homoj. Estos klopodoj por plibonigi manĝaĵ-sekurecon, energi-politikon kaj industriajn ĉenojn, krom la estigo de politikoj por stimuli gepatriĝon kaj plibonigo de la sistemo de socia sekureco, por ke ĝi estu pli justa kaj daŭripova. Tiuj reformoj celas certigi stabilan ekonomian kreskon kaj plenan dungitecon, aparte por la junularo.


Kia estos la ĉina modernigo?


Ĉina modernigo alportos inkluzivigan kaj daŭripovan disvolvadon por profito de pli ol 1.4 miliardoj da homoj. Tio transformos la ekonomion kaj la socion de la lando. Sekvante tiun vojon, Ĉinio atingos en 2035 altnivelan socialisman merkatan ekonomion.


Tiu modernigo alportos novajn teknologiojn al la ĉiutaga vivo, kiel kvantuma komputiko, elektraj veturiloj, artefarita intelekto kaj renovigeblaj energifontoj, cele al transformado de tradiciaj industrioj kaj evoluo kadre de daŭripoveco.


Estos okulfrapa la granda klopodo por egaligi la vivnivelon en urboj kaj kamparo, kaj tio antaŭenigos urbanizon centritan sur la homoj kaj la sistemon pri registrado de familioj.


Socia sekureco aperas en tiu ekvacio por kreski kaj kovri la tutan popolon laŭ justa kaj daŭripova maniero, kun politikoj subtene al gepatriĝo kaj senpaga edukado por redukti familiajn elspezojn kaj stimuli altkvalitan populacian kreskon.


Aldone al tio, Ĉinio klopodos reekvilibrigi sian ekonomion per stimulado al enlanda postulo kaj konsumado, emfazo sur manĝaĵ-sekureco, energia sekureco kaj sekureco de industriaj ĉenoj por certigi stabilan ekonomian kreskon kaj plenan dungecon.


Estas aparte rimarkinde tio, ke depost la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj la aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo en 2001, Ĉinio senĉese antaŭenigas reformojn kaj pli vastigas sian malfermecon al la tutmonda komerca konkurado. 


Tiu modernigo estas signo de la sindevigo de Ĉinio estigi verdan kaj malaltkarbonan disvolvadon kaj la emo konstrui homaran komunumon de komuna estonteco per antaŭenigo de justa kaj inkluziviga modelo por monda administrado. Tiu modelo estas alternativo al la hegemoniismo de Okcidento kaj proponas disvolvadon kapablan alporti profiton al ĉiuj landoj kaj profunde ŝanĝi la mondon.


Intervjuis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Komenciĝis la 3-a Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de KPĈ - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio