Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Revigliĝo de Baiyangdian-lago
2024-07-15


Baiyangdian-lago de Hebei-provinco estas konata turismejo en norda Ĉinio. Somermeze turistoj kaj lokanoj paŝas sur la ligna vojeto de la lago kaj ĝuas ĉirkaŭajn pejzaĝojn. Tamen, Baiyangdian-lago ne ĉiam estis tiom bela.


Pro industria disvolvado kaj loĝantara kresko, poluado en tiu loko daŭre pligraviĝis. La lago kelkfoje velkis pro poluado kaj akvomanko.


Post la establiĝo de la Nova Areo Xiong'an, okazis sistema ekologia rebonigo de Baiyangdian-lago. La loka buroo pri medio realigis kvarfojajn dragadojn, plibonigante la mempurigan kapablon de Baiyangdian kaj lagan biodiversecon. La malbonodora akvujo estis transformita en lotuslageto. Ĝi fariĝis fama en interreto kaj allogas multajn turistojn. La akvokvalito en la lago pliboniĝis de pli malbona ol kategorio V ĝis la nuna kategorio III, kaj restas tia jam de tri sinsekvaj jaroj.




La media plibonigo venigas pli kaj pli da birdoj: Birdospecioj multiĝis de 206 en 2017 ĝis 286 nun. En Baiyangdian estis aranĝitaj naŭ habitatoj kaj instalitaj saĝaj monitorsistemoj. Oni povas registri birdajn agadojn sen ĝeni iliajn vivojn. En aprilo 2024 malfermiĝis la muzeo pri birdoj, kiu ne nur montras al la publiko la birdan paradizon, sed ankaŭ edukas homojn pri la graveco protekti birdojn.









La kloakaĵo kaj ĉiutagaj rubaĵoj en 78 vilaĝoj de Baiyangdian estas kolektive prilaboritaj de aparta kompanio. La medio pliboniĝis, alvenas pli da turistoj, altiĝas enspezo. Dum la feriotagoj de ĉi-jara Internacia Tago de Laboristoj, la nova areo akceptis pli ol 1.1 milionojn da turistoj, aldonante pli da ĉarmo al Xiong'an.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kunlaboraj fakuloj rekomenditaj de ĈIEG ricevis specialan libropremion - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio