Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Survoje al ĉina modernigo, centra komitato kunvenos en Pekino
2024-07-11

Alvenis julio, kaj baldaŭ la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de KPĈ okazos en Pekino. En la kunveno, la politika buroo raportos pri sia laboro al la centra komitato, kiu sekve pristudos temojn rilatajn al la nuna situacio de la ĉina ekonomio kaj la plenumado de la strategioj de Ĉinio pri profundigo de reformado kaj antaŭenigo de la ĉina modernigo.



Por gvidi ŝipon trans la maro, oni devas unue studi la fakojn rilatajn al navigado, kaj sekve studi ankaŭ la itinerojn disponeblajn, la koncernajn danĝerojn, koni la akumulitan sperton de la homaro pri tiu itinero ktp. Same, por profundigi reformadon, oni devas lerni de la spertoj akumulitaj ĝis nun, kaj ankaŭ studi la klasikaĵojn de marksismo-leninismo kaj la teoriojn kaj pensojn de pasintaj kaj nunaj gvidantoj de Ĉinio depost 1949. Reformado estas historia procezo, do la kombino inter teorio, spertoj kaj celoj estas esenca por ĝia sukceso.


Ĉinio havas la tradicion fari ampleksan planadon kun detalaj celoj, kaj por frua kaj por malfrua estonteco. Sed neatenditaĵoj okazas kaj la internacia situacio ŝanĝiĝas laŭ tempopaso, sekve la centra komitato bezonas kontroli la staton de la laboroj kaj fari korektojn laŭ la situacio kaj la perspektivoj.


Inter la gravaj problemoj, kiuj postulas solvon laŭlonge de la ekonomia disvolvo de Ĉinio, estas malegalecoj inter orienta kaj okcidenta partoj de la lando, inter grandaj kaj malgrandaj urboj, kaj inter urbo kaj kamparo. Surbaze de la kondiĉoj en la 1970-aj jaroj, Deng Xiaoping konsentis, ke kelkaj regionoj disvolviĝus pli frue, kaj tiel okazis, sed nun estas tempo por ke tiuj regionoj pli disvolviĝintaj helpu la aliajn disvolviĝi, ĉar en la konstruado de socialismo neniu povas esti postlasita.


En la epoko de reformo kaj pordmalfermo, la kondiĉoj en Ĉinio favoris la disvolvadon de industrio ĉe la marbordo, el kie estus pli facile eksporti ĉinajn produktojn per ŝipo al aliaj landoj. En la sekvaj jardekoj, Ĉinio disvolvis teknologiojn kaj infrastrukturojn, kiuj nun ebligas disvolvadon de okcidenta parto de la lando. Ĉin-europa kargotrajno, ekzemple, atingas Eŭropon pli rapide ol ŝipo kontraŭ kosto sufiĉe avantaĝa por la firmaoj.


La rapida disvolvado de industrio kaj financoj de Ĉinio dum la pasintaj jardekoj rezultis en rapida kreskado kaj disvolvado de urboj. Kvankam la modernaj ĉinaj urboj impresas homojn kaj alportas konvenan vivon al la popolo, tamen la vivokosto kaj problemoj kiel trafiko kaj poluado ankaŭ signife kreskis. Por trakti rilatajn problemojn, Ĉinio bezonas antaŭenigi du strategiojn: revigligi la kamparon, por ke kamparanoj ne bezonu migri al urboj por trovi laboron kaj pli komfortan vivon; kaj disvolvi urbojn malpli disvolviĝintajn, por ke ili estu allogaj por laboro kaj la ĉiutaga vivo, sorbante parton de la laborfortoj, kiuj nun serĉas oportunojn en la grandaj metropoloj.


Malgraŭ la grandaj defioj, Ĉinio sin montras optimisma pri la ĝustatempa realigo de la Dua Jarcenta Celo fariĝi moderna socialisma lando ĝis 2049, kiam estos celebrata la centjariĝo de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Por realigi la ĉinan modernecon, estos necese realigi la komunan prosperon de la lando. En tiu procezo, plialtiĝos la vivnivelo kaj la kultura nivelo de ĉinoj, kaj estos realigitaj la konceptoj de harmonio inter homoj kaj naturo kaj paca disvolvado.


Per profundigo de reformado kaj antaŭenigo de ĉina modernigo, la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de KPĈ kontribuos por realigi la daŭran plibonigon de popola vivo en Ĉinio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











Fremdlandaj fakuloj alte taksas ampleksan reformadon de Ĉinio en la nova epoko - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio