Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kio venos de la tria plena sesio?
2024-07-10

de J. Renato Peneluppi Jr.*


En la dua duono de julio, la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigos la Trian Plenan Sesion de la 20a Centra Komitato, kaj multon oni povas atendi de ĝi. Estas tendenco, ke la plena sesio difinos novan ekonomian normon per nova ondo de reformoj kaj gravaj iniciatoj por antaŭenigi ĉinan modernigon.



La ena motora forto de ekonomia disvolvado por la estonteco estas unu el tiuj iniciatoj per stimulado al enlanda konsumado kaj baza reto de kuracaj servoj. Ankaŭ estos difinitaj la celoj por 2035, samkiel alĝustigoj por la nova erao, por konstrui altnivelan socialisman merkatan ekonomion bazitan sur la ĉina modernigo.


En februaro, Xi Jinping prezidis la kvaran kunvenon de la Komisiono por Ampleksa Profundigo de la Reformo de la 20a Centra Komitato de KPĈ. Li deklaris, ke tiu ĉi jaro estas ŝlosila por profundigi la reformadon, kaj la ĉefa tasko estas plani novajn ampleksajn reformojn, kiuj malfermos novan ĉapitron de la ĉina modernigo. Por alfronti la defiojn kaj riskojn rilatajn al disvolvado, estas esence daŭrigi reformon kaj pordmalfermon. Tio ligiĝas al ekspansio de postulo de enlanda merkato, optimumigo de strukturoj, plifortigo de fido, certigo de popola bonfarto kaj mastrumado de riskoj.


Xi Jinping diris al usonaj reprezentantoj de entreprenoj, sciencaj institucioj kaj registaro vizitintaj Ĉinion en marto ĉi-jare, ke Ĉinio planas kaj implementas serion da gravaj rimedoj por amplekse profundigi la reformadon, daŭrigas la konstruadon de unuaklasa etoso por negocoj karakterizitaj de merkatigo, jurŝtato, internaciigo kaj alporti pli vastajn oportunojn por disvolvado de firmaoj el malsamaj landoj, inkluzive de Usono.


En tiu okazo, Xi substrekis la bezonon profundigi la reformon surbaze de marksismo-leninismo, la penso de Mao Zedong, la teorion de Deng Xiaoping, la pensoj pri la tri reprezentoj kaj la scienca perspektivo pri disvolvado. Li ankaŭ substrekis la plenan aplikon de la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova erao, alprenante la novan Kkncepton pri disvolvado, serĉante progreson kun stabileco, liberigante kaj disvolvante la produktivajn fortojn kaj la socian viglecon.


Por tio, necesas kunordigi la nacian kaj internacian situaciojn per antaŭenigo de la "kunligita plano de la kvin sferoj" kaj la "ampleksa strategio en kvar frontoj". Reformo de la ekonomia sistemo devas esti la ĉefa movforto, kun fokusoj sur egaleco kaj socia justeco, plibonigo de homa bonfarto kaj emfazo sur la ŝlosilaj punktoj kaj la efiko de la reformo. Estas esence kunordigi la rilatojn inter produktado kaj produktivaj fortoj, la superstrukturon kun la bazo de ekonomio, la nacian regadon kun la socia disvolvado, por tiel certigi fortan impulson kaj socian subtenon al modernigo de Ĉinio.


La reformo de la ekonomia sistemo devas komenciĝi per plenumo de realaj bezonoj kaj solvado de la plej urĝaj problemoj, kaj devas antaŭenigi la teorian kaj institucian novigon en la procezo de solvado de praktikaj problemoj. "La aspiro de la ĉina popolo al pli bona vivo estas la celo de nia klopodado, kaj la esenca celo de antaŭenigo de reformado kaj disvolvado estas plibonigi la popolan vivon," deklaris Xi.


La Sepa Kunveno de la Konstanta Komitato de la 14a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) en junio plenumis sian rolon kiel oficialan organon de politikaj konsilantoj, diskoniginte 14 rekomendojn de 14 politikaj konsilantoj en la kunveno titolita "konstrui altnivelan sistemon de socialisma merkato". Ĝi substrekis la bezonon identigi ŝlosilajn areojn de reformado kaj antaŭeniri laŭ la zorgoj de la popolo, kiel postenoj, enspezo, edukado, kuracado, registaraj servoj, loĝado, prizorgado al infanoj kaj maljunuloj, kaj sekureco. Necesas ĉesigi limigojn al aĉetado de loĝejo kaj alporti financan subtenon al tiu sektoro. Ankaŭ estas esenca afero renegoci la ŝuldojn de lokaj registaroj kaj reformi ilian sistemon de stimulado al produktado kaj konsumado.


Stimulado fokusiĝos ne plu sur produktado, sed sur konsumado, por kreskigi la enlandan postulon kaj reekvilibrigi la ekonomion per malpli da investoj en fiksaj aktivoj kaj pli forta instigo al konsumado. En Ĉinio, hejma postulo entenas kaj investojn kaj enlandan konsumadon, kontraste kun eksportado. Antaŭe oni hezitis proponi ampleksan socian bonfarton pro la timo instigi pigremon, pro influo de okcidenta ekonomio kaj la "brita malsano". Nun ĉinaj gvidantoj agnoskas, ke modera socia bonfarto ne malutilas al la laboretiko. Deklaroj de prezidanto Xi Jinping indikas estontajn reformojn por plibonigi homan bonfarton, ekzemple monsubteno al novaj patrinoj kaj senpaga antaŭlerneja edukado, kio mildigos elspezojn kaj kreskigos konsumadon. 


La ŝtata sistemo pri sanasekuro de Ĉinio meritas apartan atenton, ĉar ĝi estas esenca por 1.4 miliardoj da homoj, kovrante 1.33 miliardojn (95% de la popolo) per baza sanasekuro. Tio inkluzivas asekuron por laboristoj, kun partopreno de 371 milionoj da homoj, kaj asekuron por loĝantoj, kun partopreno de 963 milionoj da nelaborantoj. Kvankam la sistemo estas ununura, ĝi estas dividita en 666 lokaj asekuraj grupoj, kun malsamaj avantaĝoj. Financata de aliĝintoj, dungantoj kaj registaraj subvencioj, la sistemo nuntempe estas kritikata pro la kresko de la personaj kontribuoj. Oni proponas tutlandan sistemon por maljunuloj kaj en kamparo kaj en urboj, kun fokuso sur esencaj kuracadoj kaj hejma prizorgado, sen altigo de enspezoj.


La 14-a Kvinjara Plano, publikigita en oktobro 2020, por ekonomia kaj socia disvolvado kaj longtempaj celoj ĝis 2035, celas transformi Ĉinion en landon "modere disvolviĝintan", laŭ la dua jarcenta celo plenumota en 2049. Por la nova erao, la fokuso estas antaŭenigi la altkvalitan disvolvadon per profundaj reformoj, kiu efikos sur la ĝenerala progreso de la lando. Estas esence plene implementi la novan koncepton pri disvolvado kaj akceli la konstruadon de nova ekonomia normo.


La disvolvado de novaj produktivaj fortoj, kiel kvantuma komputiko, elektraj veturiloj, artefarita intelekto kaj baterioj, povas transformi tradiciajn industriojn. Estas esencaj aferoj la elmeto de obstakloj, estigo de taŭga sistemo pri produktado, estigo de altkvalita eduka sistemo kaj allogado de talentuloj. Inter la atendataj proponoj estas la reduktado de malegaleco inter urboj kaj kamparo, urbanizo kaj reformo en la sistemo de familia registro. Krom tio, la kunordigita disvolvado de ekonomie gravaj regionoj kaj mediprotektado devas esti plibonigitaj por plifortigi daŭripovecon.


La koncepto "pura akvo kaj verdaj montoj pli valoras ol montoj de oro kaj arĝento" daŭre estos esenca por la verda disvolvado de Ĉinio. Estas proponoj cele al pli efika uzo de karbo kaj investoj en renovigeblaj energifontoj, kiel sunenergio kaj ventenergio. Alia celo estas forigi instituciajn barojn kaj protektismajn rimedojn por konstrui tutlandan merkaton kaj pligrandigi institucian malfermitecon. Plibonigi internacian ekonomian cirkuladon ankaŭ povas impulsi disvolvadon de Ĉinio. Ĉina modernigo en la nova erao estos gvidata de la koncepto "la popolo estas la bazo de la lando, kaj nur kiam la popolo bone vivas, la lando povas prosperi".


La proponoj celas estigi justan kaj daŭripovan sistemon de socia sekureco por la tuta popolo, politikojn subtene al fekundeco per reduktado de kostoj pri vivtenado kaj edukado de infanoj, kaj antaŭenigon de altkvalita popola disvolvado.


Proponoj pri nacia sekureco inkluzivas plibonigon de juraj kaj strategiaj sistemoj, krom preventado kaj reago al krizoj. Certigo de nutrado, energio kaj funkciado de industriaj ĉenoj estas esencaj por stabila ekonomia kresko kaj plena dungado, aparte por la junularo.


La celo de la nova erao en Ĉinio estas firmigi la reformojn de la 1990-aj jaroj kaj antaŭeniri per novaj. La Tria Sesio de la 20a Centra Komitato de KPĈ anoncos celojn por 2035, kun fokuso sur altnivela kaj humanisma socialisma merkata ekonomio. Inter tiuj celoj estas modernigo, teknologia kaj ideologia konkurenco kun Usono, ĝustigo de enspez-distribuado, plibonigo de socia sekureco kaj integriĝo de urboj kaj kamparo cele al komuna prospero. Altnivela socialismo antaŭenigos la ekonomian malfermon de Ĉinio, liberan komercon, alt-teknikon kaj modernigon de ĉina socialismo.


*J. Renato Peneluppi Jr. estas brazila advokato specialiĝinta pri la ĉina publika administrado, asociita esploristo ĉe la ĉina pensfabriko Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo kaj membro de la laborgrupo Dialogoj Brazilo-Ĉinio de la brazila pensfabriko Instituto Lula.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Unika eksperimento finiĝis kun bonaj rezultoj en AMU - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio