Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping kaj Viktor Orban profunde interŝanĝis opiniojn pri la krizo en Ukrainio
2024-07-08


Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun hungara ĉefministro Viktor Orban en Pekino, la 8-an de julio. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la krizo en Ukrainio.


Orban informis Xi Jinping pri siaj lastatempaj vizitoj al Ukrainio kaj Rusio. Xi Jinping esprimis aprezon al la klopodoj de Orban por la antaŭenigo de politika solvado de la ukraina krizo kaj klarigis koncernajn opiniojn kaj proponojn de Ĉinio.


Xi Jinping alvokis la internacian komunumon krei kondiĉojn kaj doni subtenon por la rekomenco de rekta dialogo kaj intertraktado inter Ukrainio kaj Rusio, dirante, ke nur se ĉiuj grandaj landoj aldonos pozitivan energion anstataŭ negativan, ili povos aperi batalhalto en ĉi tiu konflikto kiel eble plej baldaŭ.


"Ĉinio aktive antaŭenigas pacajn intertraktadojn laŭ sia maniero kaj instigas kaj subtenas ĉiujn klopodojn favorajn al paca solvado de la krizo," li diris, aldonante, ke Ĉinio volas subteni komunikadon kun Hungario kaj ĉiuj koncernaj partioj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Unika eksperimento finiĝis kun bonaj rezultoj en AMU - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio