Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 24-an kunvenon de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de ŜKO
2024-07-05


Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 24-an kunvenon de konsilio de ŝtatestroj de membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Astano, Kazaĥio, en la 4-a de julio.


En la kunveno Xi Jinping alvokis la membrolandojn de ŜKO certigi sekurecon antaŭ la reala minaco alportata de la pensmaniero de la malvarma milito. Li instigis la membrolandojn aliĝi al la vizio de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco, trakti kompleksajn kaj interplektitajn sekurecajn defiojn per dialogo kaj kunordigo, kaj respondi al la profunde ŝanĝiĝanta internacia situacio per kungajna kunlaboro, por konstrui mondon de daŭra paco kaj universala sekureco.


Li diris, ke la fundamento por kunlaboro de ŜKO fariĝos pli solida, ĉar la "granda familio" de ŜKO havas kreskantan nombron da membroj, kiuj kovras tri kontinentojn tra la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kial pli kaj pli da homoj ŝatas "novĉinstilan" vestaĵon? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio