Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun kirgiza prezidento Sadyr Japarov
2024-07-05


La 3-an de julio en Astano ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun kirgiza prezidento Sadyr Japarov. Li diris, ke la du flankoj devas plivastigi ekonomian, komercan kaj investan kunlaborojn, plifortigi konekteblecon kaj plivastigi kunlaboron pri bonkvalitaj novaj produktivaj fortoj.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas profundigi la sinergion de disvolvaj strategioj kun Kirgizio, pligrandigi la kundividon de sperto en administrado, kaj antaŭenigi ĉiuflankan kunlaboron kaj konstruadon de ĉin-kirgizia komunumo de komuna estonteco.


Li diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kun Kirgizio, daŭrigi la kunlaboran mekanismon de Ĉinio kaj la Centra Azio kaj certigi, ke la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) disvolviĝu en ĝusta direkto por servi al la komunaj interesoj de ĉiuj flankoj.


Japarov diris, ke la politikaj rilatoj inter Kirgizio kaj Ĉinio altnivele disvolviĝas, diversaj departementoj de la du landoj tenas proksiman komunikadon, subnaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj prosperas, kaj dulandaj komerco kaj investo senĉese kreskas.


Li diris, ke Kirgizio firme subtenas la principon de unu Ĉinio, Kirgizio bonvenigas pli da ĉinaj entreprenoj investi en la lando, kaj liveros bonan komercan medion por ĉinaj entreprenoj. Oni esperas, ke la du flankoj kunlaboros por antaŭenigi la konstruadon de la fervoja projekto de Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio kaj plifortigi plurflankan komunikadon kaj kunlaboron kadre de ŜKO kaj aliaj platformoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kial pli kaj pli da homoj ŝatas "novĉinstilan" vestaĵon? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio