Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping kaj Kassym-Jomart Tokayev kune renkontiĝis kun raportistoj
2024-07-04

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev kune renkontiĝis kun raportistoj en la 3-a de julio. Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas kunuloj sur la vojo al modernigo.



Xi Jinping diris, ke li kaj Tokayev konsentas, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas en ŝlosila stadio de disvolvado kaj revigliĝo. La du flankoj ankaŭ kune akcelos novajn kreskopunktojn por kunlaboro en mineraloj, novaj energifontoj, scienca kaj teknologia novigo, aerospaco, cifereca ekonomio kaj aliaj kampoj.


Li diris, ke la ĉina flanko okazigos ĉinan turisman jaron en Kazaĥio en 2025. Kaj, Ĉinio kaj Kazaĥio konsentis kune efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizan Iniciaton -- tri ĉefaj iniciatoj proponitaj de Ĉinio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio