Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bolat Nurgaliyev: ŜKO ludas decidan rolon en tutmonda sekureca sistemo
2024-07-04

Lastatempe Bolat Nurgaliyev, eksa ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), ricevis intervjuon de ĵurnalisto. Li diris, ke ŜKO starigis efikan kaj altvaloran strukturon por la internacia sekureca sistemo, kun granda perspektivo celante al plua disvolviĝo.



Nurgaliyev diris, ke la pintkunveno de ŜKO en Astano donas oportunon por retaksi la situacion, efektivigi la interkonsentojn atingitajn en la antaŭa pintkunveno en Delhio, skizi perspektivojn por la venonta jaro kaj prezenti al la tutmonda komunumo informojn pri nunaj tutmondaj streĉiĝoj kaj rilataj strategioj por plibonigi la situacion.


Li emfazis, ke ekde sia fondiĝo en 2001, ŜKO subtenas la "ŝanhajan spiriton", antaŭenpuŝante reciprokan konfidon, kunprofiton, egalecon, interkonsenton, respekton al diversaj civilizacioj kaj provadon de komuna disvolviĝo.


Li citis ŝanĝiĝojn en Kazaĥio alportitajn de kunlaboraj projektoj de "La Zono kaj Vojo". Li diris: "La signifa pliiĝo de pontoj, fervojoj, marhavenoj, aŭtovojoj, tuneloj kaj terminaloj estas perceptebla atesto de la efika rolo de Ĉinio en antaŭenigo de soci-ekonomia infrastrukturo."


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pecetoj de luna aerolito estos lote donacitaj al tri retumantoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio