Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kazaĥa klerulino: Vizito de ĉina prezidanto plifortigos unuecon kaj efikecon de ŜKO
2024-07-04

Lastatempe en intervjuo, Gulnar Shaimergenova, direktoro de la Ĉina Studcentro de Kazaĥio, diris, ke la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Kazaĥio substrekas la sindevontigon de Ĉinio al regiona kunlaboro kaj kreskantaj klopodoj por profundigi pli proksimajn partnerecojn antaŭenigante unuecon ene de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).



Ŝi diris: "La ĉeesto de prezidanto Xi Jinping ĉe la pintkunveno de ŜKO reliefigas la gvidan rolon de Ĉinio kaj ĝian vizion por pli interligita kaj prospera regiono." La vizito ankaŭ montras la fokuson de Ĉinio sur regiona kunlaboro kaj ĝiaj strategiaj interesoj en la regiono, kaj "plifortigos la unuecon kaj efikecon de ŜKO".


Ankaŭ la rilatoj inter Kazaĥio kaj Ĉinio senĉese progresas kadre de amikeco, bona najbareco kaj konstanta ampleksa strategia partnereco. Ŝi diris, ke la gvidantoj de ambaŭ landoj malfermis novajn "orajn 30 jarojn" en duflanka kunlaboro. Kazaĥio kaj Ĉinio devas disvolvi ampleksan kunlaboron en ŝlosilaj kampoj kiel komerco, ekonomio, energio, financo, transporto, nuklea industrio, mekanika inĝenierado, turismo, elektronika komerco kaj pintteknologio.


"Kazaĥio kaj Ĉinio estas proksimaj najbaroj, veraj amikoj kaj partneroj. Hodiaŭ ambaŭ landoj estas en ŝlosila stadio de nacia disvolviĝo kaj reprosperiĝo," ŝi diris. Komuna laboro de la membroj de ŜKO alportos profitojn, kiuj kontribuos al longtempa paco, stabileco kaj ekonomia prospero en la regiono.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pecetoj de luna aerolito estos lote donacitaj al tri retumantoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio