Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kaj Kazaĥio starigis unikan konstantan ampleksan strategian partnerecon
2024-07-03

La 2-an de julio, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Astanon por pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj ŝtata vizito al Kazaĥio, li deklaris en flughaveno, ke Ĉinio kaj Kazaĥio jam starigis unikan konstantan ampleksan strategian partnerecon.


Li diris, ke li ĝojas viziti la belan landon Kazaĥion invitite de kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev kaj ĉeesti la pintkunvenon de ŜKO, kaj li, nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, transdonas sincerajn salutojn kaj bondezirojn al Tokajev kaj la amika kazaĥa popolo.


Li rememoris, ke antaŭ 11 jaroj, en Kazaĥio li unuafoje prezentis la iniciaton kune konstrui la Ekonomian Zonon de la Silka Vojo, kaj hodiaŭ la kunlaboro de "La Zono kaj Vojo" inter Ĉinio kaj Kazaĥio alportas fruktodonajn rezultojn.


Li diris, ke la dudirekta ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj atingis novan kulminon, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj prezentis multajn elstaraĵojn, kaj la internacia kunlaboro de la du flankoj estis proksima kaj efika, kio ne nur plibonigis la bonfarton de la duflankaj popoloj, sed ankaŭ aldonis pli da stabileco kaj pozitiva energio al la internacia kaj regiona situacio.


Xi Jinping ankaŭ diris, ke li antaŭĝojas ĉeesti la pintkunvenon de ŜKO, diskuti kun ĉiuj flankoj pri la estonteco de la organizo kaj manieroj antaŭenigi kunlaboron, kaj atingi novan kaj pli grandan progreson por ĉi tiu grava plurflanka mekanismo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pecetoj de luna aerolito estos lote donacitaj al tri retumantoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio