Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kassym-Jomart Tokayev: Konstanta ampleksa strategia partnereco inter Kazaĥio kaj Ĉinio malfermos novan ĉapitron
2024-07-03

Antaŭ la alveno de ĉina prezidanto Xi Jinping, kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev ricevis intervjuon de ĵurnalistoj. Li diris, ke la renkontiĝo inter la ŝtatestroj de Kazaĥio kaj Ĉinio alportos profiton al homoj de la du landoj, kaj la atingotaj interkonsentoj malfermos novan ĉapitron en la konstanta ampleksa strategia partnereco inter Kazaĥio kaj Ĉinio.


"Ni kredas, ke la vizito de prezidanto Xi aldonos fortan impulson al la disvolva impeto de duflankaj rilatoj," diris Tokayev.


La kazaĥa prezidento diris, ke la rilatoj de la du landoj estas konstruitaj surbaze de fortaj ligoj de solida amikeco kaj bona najbareco, kaj duflanka kunlaboro komencis novajn "orajn 30 jarojn" dum la vizito de Xi Jinping al Kazaĥio en septembro 2022.


En la pasinta jaro, kelkaj gravaj interkonsentoj estis subskribitaj, inkluzive de la efektivigo de reciproka senviza politiko, la konstruado de la tria fervoja transirejo, la establo de kulturaj centroj kaj tiel plu.


"Kiel elstara gvidanto kaj saĝa ŝtatestro, prezidanto Xi kondukos Ĉinion atingi grandan kreskon kaj signife plifortigi la tutmondan influon de Ĉinio per sia antaŭvidemo," li diris.


Kazaĥio kaj Ĉinio establis proksiman interagadon kadre de internaciaj organizoj, inkluzive de la Unuiĝintaj Nacioj, Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj aliaj."Ni kunhavas similajn poziciojn kun Ĉinio pri multaj urĝaj tutmondaj kaj regionaj problemoj, kaj Kazaĥio plene subtenas la iniciaton 'La Zono kaj Vojo' kaj estas preta aktive partopreni en la daŭra integriĝo de niaj disvolvaj strategioj," li diris.


La kazaĥa prezidento alvokis akceladon de la kunlaboro en kvin ŝlosilaj kampoj, nome profundigi investan kunlaboron, pliigi duflankan komercan sumon, plifortigi kunlaboron kadre de "La Zono kaj Vojo", plimultigi transportan kunlaboron kaj akceli kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pecetoj de luna aerolito estos lote donacitaj al tri retumantoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio