Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Datong de Shanxi-provinco: Nova skizo por novkvalitaj produktivaj fortoj
2024-07-02


Fronte al nova ondo da scienc-teknika revolucio kaj industria transformiĝo,diversaj regionoj de Ĉinio disvolvas novkvalitajn produktivajn fortojn laŭ lokaj kondiĉoj. Lastatempe raportistoj de El Popola Ĉinio vizitis la urbon Datong de Shanxi-provinco.


Saĝa urbo



Cifereca ekonomio estas la industrio kun la plej forta kreskopovo por altkvalita disvolviĝo de fabrika industrio. Datong rapide konstruas la novan ciferecan ekonomion kaj kreas servocentron de datumoj kaj komputado por la regiono inter Pekino, Tianjin kaj Hebei.


La soci-administra apo "Tianxia Datong" de Datong provfunkciis en aŭgusto 2022 kaj estis oficiale lanĉita en oktobro de la sama jaro. Ĝis nun, la apo jam estis novigita pli ol 20 fojojn. Kun pli ol 500 000 uzantoj, la apo provizas oportunojn al la loĝantoj de Datong pri publikigo de informoj, amaskomunikilaj informoj, retkomunumaj forumoj, kulturo kaj turismo, varbado pri laborpostenoj, kaj petoj de loĝantoj al la registaro. Han Jie, direktoro de la datum-buroo de Datong, diris, ke sekve Datong, celante fariĝi saĝa urbo, kunordigos diversajn sociajn retejojn kaj starigos administran centron, antaŭenigos ciferecan industriigon kaj industrian ciferecigon, kaj per la apo oni povas solvi malfacilojn de la socia vivo.



En 2021, la kompanio CRRC Datong (CRRC Datong Electric Locomotive Co., Ltd.) publikigis la unuan ĉinan sendepende elesploritan hidrogenan fuel-hibridan lokomotivon; en 2023 la kompanio lanĉis hidrogen-elektratan lokomotivon kun monde plej granda instalita potenco "Ningdonghao", kiel modelo de aplikado de pura fuelo en fervojo; same en 2023 la kompanio realigis la programon de transporta sistemo por elektrizitaj ŝoseoj kaj minejoj, kio plenigis ĉi-flankan mankon de la lando kaj donis ĉinan solvon al la mondo kadre de malaltigo de karbondioksida ellasado.


"Beidou + inteligenta agrikulturo"


Datong situas je 40 gradoj de norda latitudo. Ĝi havas malvarmetan klimaton, grandan temperaturan diferencon inter tago kaj nokto, kaj longajn sunbrilajn horojn. Do la urbo estas "legoma produktejo" por Pekino, Tianjin kaj Hebei, kerna urbo de agrikultura kaj brutobreda regiono de norda Ĉinio, kaj modela urbo pri agrikulturo kaj brutobredo en Shanxi-provinco. En la lastaj jaroj, Datong akcelis la disvolviĝon de specialaj kaj altkvalitaj plantaĵoj,efektivigis respondecojn pri grenproduktado, aplikadis novkvalitajn produktivajn fortojn al agrikulturo, por ke scienco kaj teknologio funkciu por grenplantado, kaj "saĝa" agrikulturo realigu la altkvalitan disvolviĝon.


Ji Ziping, respondeculo de datong-a Kompanio Yuze pri Agrikultura Scienc-tekniko, diris: "Per Beidou-navigado oni povas certigi, ke la distanco inter ĉiu plantido restu je 18 centimetroj, kio estas pli preciza ol permana semado. Ĝi efikas kontraŭ perdo aŭ preterlaso de plantido, do estas certigita la ĝenerala ĝermado."


Disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn estas longdaŭra kaj sistema tasko rilata al multaj kampoj. Datong ĉiam insistas pri novigo kiel la unua movforto por disvolvado, kaj faras rilatajn antaŭplanadon, aranĝon kaj kunordigon, strebante desegni novan skizon por la novkvalitaj produktivaj fortoj kaj kontribuante por ĉina modernigo.


Verkis: Ma Xiao kaj Yao Quanmao

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Malfermeco, kungajno kaj estonteco -- Somera Davos-Forumo de 2024 - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio