Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
De Kvin Principoj de Paca Kunekzistado ĝis konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco
2024-07-01


La jaro 2024 markas la 70-an datrevenon de la publikigo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, kune iniciataj de Ĉinio, Barato, Birmo kaj aliaj landoj. En la lastaj 70 jaroj, la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, nome "reciproka respekto al suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka ne-agreso, reciproka ne-interveno en internajn aferojn, egaleco kaj reciproka profitigo, kaj paca kunekzisto", estis vaste rekonataj kaj sekvataj de la internacia komunumo, kaj fariĝis fundamentaj normoj de internaciaj rilatoj kaj bazaj principoj de internacia juro.


Francesco Maringiò, prezidanto de Ital-ĉina Asocio por Antaŭenigo de la Nova Silka Vojo, diris, ke surbaze de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, ĉina ekstera politiko amasigis grandajn fortojn por unuiĝo kaj kunlaboro inter evoluantaj landoj.


Volodymyr Urusov, vicprofesoro de fakultato pri historio de Nacia Universitato Taras Shevchenko de Kievo, diris, ke la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado alportis abundajn enhavojn en diversaj periodoj, staris ĉe la flanko de progreso de la homaro kaj alportis saĝon al monda administrado.


De la historia respondo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado ĝis la internacia rekono pri homara komunumo de komuna estonteco, Ĉinio ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto en monda evoluado kaj protektanto de internacia ordo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĝenerala konsulejo de Brazilo inaŭgurita en Chengdu - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio