Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermeco, kungajno kaj estonteco -- Somera Davos-Forumo de 2024
2024-06-28


La 15-a jarkunveno de la novaj pioniroj de la Monda Ekonomia Forumo (Somera Davos-forumo) finiĝis la 27-an de junio en Dalian-urbo de Ĉinio. Dum la forumo, invititoj varme diskuti pri "novaj frontoj por estonta kreskado", liverinte tri klarajn signojn de malfermeco, kungajno kaj estonteco.


Laŭ prognozo de IMF kaj aliaj instituicioj, la monda ekonomio ŝajne restos en mez-malalta kreskado, ĝenerale pli malalta ol antaŭ la pandemio, por la venontaj kelkaj jaroj. Fronte al la malfacila internacia medio, Ĉinio reagas per malfermeco kaj senŝanceliĝo. La lando reduktis la negativan liston pri eniro de eksterlandaj investoj, nuligis limigojn al eksterlandaj investoj en la fabrika sektoro kaj plilongigis la liston de senvizaj landoj... En la lastaj jaroj la ĉina registaro lanĉis serion da rimedoj por realigi altnivelan malfermon kaj optimumigi la komercan medion.


Fronte al la malfaciloj de monda ekonomio, ĉiuj landoj devas kunlabori man-en-mane. Klaus Schwab, prezidanto de la forumo, diris, ke sub la nuna kompleksa internacia situacio, plifortigo de internacia kunlaboro estas pli grava ol iam ajn. "La Monda Ekonomia Forumo daŭrigos kunlaboron kun Ĉinio por la stabila kaj sana disvolvado de monda ekonomio kaj kunreago kontraŭ tutmondaj defioj."


En ĉi-foja forumo, subforumoj pri AI kaj kvantuma komputado altiris grandan atenton. Multaj invititoj diris, ke teknologiaj progresoj reprezentataj de AI, bioteknologio, verda energio kreos novajn vojojn por rapida kreskado. Ĉinio nun akcelas la kultivadon de novkvalitaj produktivaj fortoj, kio ne nur aldonos fortan impulson al la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, sed ankaŭ kreos pli grandan kunlaboran spacon por entreprenoj de diversaj landoj.


Nuntempe Ĉinio daŭre antaŭenigas altkvalitan disvolvadon kaj kundividas la ŝancojn kun la mondo per sia stabileco kaj progreso. Multaj invititoj konfidas pri la ekonomia disvolva perspektivo de Ĉinio kaj en la forumo ili esprimis komunan voĉon -- iri kun Ĉinio signifas antaŭeniĝi kun ŝancoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Vespero ĉe la Granda Kanalo en Pekino - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio