Vespero ĉe la Granda Kanalo en Pekino |
2024-06-28 |
Dum la lastaj jaroj, la distrikto Tongzhou de Pekino multe plibonigis la areon ĉirkaŭ la Granda Kanalo de Pekino por stimuli turismon, konservi la heredaĵojn de la Granda Kanalo kaj plialtigi la vivnivelon de lokanoj. Dum plezurboata veturo sur la Granda Kanalo, oni povas vidi homojn sin amuziĝantajn ĉe la kanalo per distraj kaj sportaj aktivaĵoj. Plezurboato iras sur la Granda Kanalo, dum kelkaj homoj vespermanĝas subĉiele aŭ amuziĝas ĉe la kanalo. Vespere unu el la multaj pontoj ĉe la Granda Kanalo Pontoj sur la Granda Kanalo estis renovigitaj por stimuli turismon. Tiu ĉi gajnis noktan lumigon kaj artefaritan akvofalon. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |