Pekina Centro pri Prezentartoj |
2024-06-26 |
La Pekina Centro pri Prezentartoj estas konstruita ĉe la Granda Kanalo en la distrikto Tongzhou de Pekino, kun la celo riĉigi la kulturan vivon de la distrikto. En la centro troviĝas koncertejo, operejo, unu granda teatrejo, unu plurcela teatrejo kaj vastaj haloj. La moderna arkitekturo de la konstruaĵo estas inspirita de la antikvaj transportŝipoj, kiuj iris sur la Granda Kanalo, kaj la prezentejoj estas ekipitaj kun altteknikaj aparatoj. Krom okazigo de artaj prezentaĵoj kaj ekspozicioj, la centro ankaŭ disvolvas laboron pri arta edukado kaj kulturaj interŝanĝoj. Parto de la komplekso de la Pekina Centro pri Prezentartoj Vizitantoj promenas en la vasta halo antaŭ la operejo. La koncertejo de la Pekina Centro pri Prezentartoj havas grandan orgenon importitan el Aŭstrio. Pluraj artaĵoj, kiel tiu ĉi, ornamas la vastajn halojn kaj koridorojn de la centro. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |