Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto interparolis kun pola prezidento
2024-06-25


La 24-an de junio en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun pola prezidento Andrzej Duda, kiu estas en Ĉinio por ŝtata vizito. La du ŝtatestroj konsentis klopodi por plialtigi la disvolvan nivelon de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj Pollando, aldonante novan impulson al ĉin-polaj rilatoj kaj la "kunlaboro 16+1" inter Ĉinio kaj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj landoj.


Xi Jinping diris, ke ambaŭ flankoj povas plue esplori, plani kaj konstrui novajn loĝistikajn itinerojn, kaj konstrui loĝistikajn centrojn kovrantajn centran Eŭropon kaj orientan Eŭropon. Ĉinio volas plivastigi kunlaboron kun Pollando en kampoj kiel financo, fabrikado, mediprotekto, novenergio, informadiko kaj komunika teknologio, agrikulturo, scienco kaj teknologio, retkomerco kaj konstruado de infrastrukturo. Li emfazis, ke ambaŭ flankoj devas plivastigi kulturajn interŝanĝojn, plifortigi kunlaboron en turismo, edukado, sportoj kaj aliaj kampoj, kaj akceli interkomprenon inter la du popoloj. Ĉinio rigardas kaj disvolvas siajn rilatojn kun la Eŭropa Unio (EU) el strategia kaj longtempa perspektivo, kaj antaŭenigos sinergion de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj la disvolva strategio de EU.


Duda diris, ke Ĉinio estas grava membro de la internacia komunumo, kaj profundigi tradiciajn amikajn rilatojn inter Pollando kaj Ĉinio konformas al la interesoj de Pollando. La pola flanko konsentas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj kiel ekonomio, komerco kaj kulturo inter la du landoj, kaj volas fari siajn proprajn klopodojn por aktive antaŭenigi la disvolviĝon de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio, inkluzive de la "kunlaboro 16+1". Li aldonis, ke Pollando, troviĝanta en la transporta kaj loĝistika centro de Eŭropo, volas ludi gravan rolon en la kunlaboro pri konstruado de "La Zono kaj Vojo".


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Muzeo pri Granda Kanalo en Pekino - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio