Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉie troviĝas aŭtomata stirado en Wuhan, Ĉinio
2024-06-25

La nomo de la senŝofora aŭtomata taksia servoplatformo Apollo Robotaxi sub Apollo Go, programo de la ĉina kompanio Baidu, devenis de "Robo taxi" (aŭtomate stirata taksio). Aprile 2022 Apollo Robotaxi starigis sian servadon en Daxing-distrikto de Pekino, sekve en Jingkai-distrikto de Wuhan, Hubei-provinco. En februaro 2024 Baidu sukcese funkciigis sian taksi-aŭtan reton trans Jangzio. De tiam, Wuhan fariĝis la lande unua urbo, kiu funkciigas reton de saĝaj aŭtoj ĉe ambaŭ bordoj de Jangzio, kaj la monde plej vasta servejo pri aŭtomata stirado.



Wuhan estas grava urbo ĉe Jangzio, ĝi posedas tridimensian kompleksan terformon kaj trafikan reton surteran, subteran kaj surakvan kun homfluo de 14 000 hom/fojoj. Tia speciala trafik-medio estas bona eksperimentejo por aŭtomata stirado. En 2023, estis preskaŭ 400 mil mendoj de la servoj de Apollo Robotaxi.


En Jingkai-distrikto, videblas ĉie blankaj aŭtoj surhavantaj radarojn kiel "ĉapeto". Urbanoj jam kutimiĝis al tio: iri al haltanta aŭto, ensaluti per sia poŝtelefona numero kaj eniĝi en la aŭton.



La plej granda valoro de aŭtomata senŝofora stirado estas ĝia sekureco. Ekzemple, la saĝaj sensiloj de tiaj aŭtoj por senti distancon povas pli optimumigi la veturadon kaj malmultigi erarojn, tiel la vojo estos pli efike utiligata. Nun, por Apollo Robotaxi, lasaraj radaroj, fotiloj, sensila sistemo kaj precizega mapo estas taŭgaj por servi la tutan urbon.


Novigado de teknologio celas servi al la homaro kaj feliĉigi homan vivon. En la nova epoko, teknikaj progresoj altigas la efikon de homa laboro kaj helpas homojn en la ordinara vivo.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;"><span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La industria produktado de Ĉinio pliiĝis je 5.6% en majo - esperanto.china.org.cn</span></span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio