Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis seminario pri Esperanta konstruado sur Suxian-monto
2024-06-24

La 19-an de junio, la urbo Chenzhou, Hunan-provinco de Ĉinio, iĝis la fokuso de la ĉina Esperantujo. Samideanoj de Chenzhou-a Esperanto-Asocio, Administra Komitato de Suxian-monto, Chenzhou-a Instituto pri Urboplanado, Chenzhou-a Urboinvesta Grupo kaj Internacia Vojaĝagentejo de Chenzhou kunvenis ĉe Suxian-monto. Esperantistoj faris subskribadon por la 109-a UK, kaj ili ne nur subskribis celante subteni ĉi tiun internacian eventon, sed ankaŭ diskutis pri novigo de Esperanta ŝtonego al Esperanta vojo sur la monto.


En la seminario, prezidanto de Chenzhou-a Esperanto-Asocio Guo Zhechun raportis pri la 109-a UK okazonta en Afriko. Li diris, ke la kongreso estas bonega ŝanco por diskonigi Esperanton al diversaj sociaj sektoroj. Ĉi tiu evento signife plibonigos la publikan konon pri Esperanto kaj tiel montriĝos ĝia utileco kaj internacieco.


Esperanta ŝtonego sur Suxian-monto


En la kunvenejo


Subskribado por subteni la 109-an UK


Tang Zhenggui (meze) faras paroladon.


Fan Daqing (dekstre) faras paroladon.


Altranga ekonomikisto de la makroskopa instituto sub la Nacia Komisiono de Disvolvado kaj Reformado Tang Anjie diris, ke la Esperanta vojo povas fariĝi vizit-karto por ke Chenzhou estu monda turisma celloko, se oni sukcese plenumos la novigon. Direktoro de la Administra Komitato de Suxian-monto Tang Zhenggui ankaŭ plene subtenis ĉi tiun planon kaj emfazis, ke la komitato faros ĉion por certigi la realigon de la projekto. Reprezentanto de Chenzhou-a Urboinvesta Grupo Hu Zhiqiang prezentis proponon pri financoj por konstruado. Fine, sekretario de la Administra Komitato de Suxian-monto Fan Daqing konkludis, ke la novigo estos integrita en la urban planon, kaj la urbo aktive efektivigos la strategian celon de la urba registaro por iĝi mondfama turisma celloko.


Estontece, Suxian-monto ne nur iĝos brila pitoreskejo de Chenzhou, sed ankaŭ altiros tutmondan atenton per sia unika Esperanto-kulturo, helpante Chenzhou atingi novan nivelon kiel internacia turisma urbo.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La industria produktado de Ĉinio pliiĝis je 5.6% en majo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio