Okazis seminario pri ĉiuflanke laŭleĝa administrado kaj homrajta protekto de Ĉinio |
2024-06-21 |
La 21-an de junio en Hefei-urbo de Anhui-provinco okazis seminario pri ĉiuflanke laŭleĝa administrado kaj homrajta protekto de Ĉinio. La seminario estas organizita de Ĉina Fonduso por Disvolviĝo de Homrajto, al ĝi ĉeestis cento da koncernaj fakuloj, invititoj kaj konsilistoj de la fonduso. En la seminario, partoprenantoj diskutis laŭla temoj pri plenumado de konstitucio kaj homrajta protekto, perfektigo de laŭleĝa administrado kaj homrajta protekto, kaj protektado al la homrajtoj de specialaj homgrupoj en internacia komunumo. Ili ĉiuflanke resumis la atingojn pri homrajta protekto faritajn de Ĉinio depost la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, resumis la spertojn de homrajta protektado akiritajn dum laŭleĝa administrado en nova epoko kaj profunde diskutis pri la kontribuoj de homrajtprotekta leĝsistemo kun ĉinaj trajtoj al homara civilizacia diverseco. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |