Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malkurtenas la Festivalo 618 por aĉetado
2024-06-17

"Nur en 4 horoj la vendsumo de 59 firmaoj superis 100 milionojn da juanoj (13.7 milionoj da usonaj dolaroj) kaj tiu de 376 produktaĵoj superis dek milionojn da juanoj (1.37 milionoj da usonaj dolaroj)." Tio estas la vendsumo akirita en la retbutiko Taobao ene de kvar horoj post la komenco de la aĉetfestivalo 618 je la 20-a horo de la 20-a de majo.


Origine, 618 (la 18-a de junio) estas lanĉita de la retbutiko JD por memorfesti sian jubileon. Nun preskaǔ ĉiuj retbutikoj en tiu tago donas rabaton por stimuli aĉetadon, kaj la aĉetfestivalo jam fariĝis la dua plej granda, post tiu en la 11-a de novembro.  


Krom rabato, retbutikoj konkure ellaboris multajn novajn metodojn por allogi konsumantojn.


La retbutiko Tmall, kune kun pintnivelaj produktmarkoj kiel McDonald's, LEGO kaj aliaj okazigis novtipan lanĉ-ceremonion. Anstatŭ la tradiciaj stereotipaj prezentoj, ĉijare la ceremonioj montras sin kiel artprezentoj.




LEGO per ludbrikoj prezentas famajn pentraĵojn de konataj pentristoj kiel Piet Cornelies Mondrian, Vincent Willem van Gogh kaj René Magritte. Pentraĵoj ne estas simple eksponitaj. Modeloj ludas rolon de pentristo aǔ figuro el la pentraĵo, piedirante en allogaj scenejoj aparte desegnitaj.





Casarte, branĉa marko de Haier pri elektraj hejmaj aparatoj, prezentas trajton de siaj varoj per klasika ĉina danco. Ekzemple, ili, per danco, prezentas kiel milde la lavmaŝino funkcias.



Alia trajto de ĉijara aĉetfestivalo estas la partopreno de konsumantoj tra la mondo. En la 28-a de majo Taobao, kune kun lingvolerna aplikaĵo Duolingo, ellaboris en 9 lingvoj Gvidlibron pri Aĉetado en Tmall por Fremdlandanoj, faciligante aĉetadon de tutmondaj konsumantoj.


En la socia retejo Xiaohongshu, oni povas preskaŭ senpage akiri deziratan donacon per ludo. En la ludo oni elektas donacon kaj plenumas ĉiutagajn taskojn. Tiuj, kiuj finplenumas tiujn taskojn, povas aĉeti la elektitan donacon kontraŭ 0.1 juanoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kafo kaj teo atestas amikecon inter Brazilo kaj Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio