Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kafo kaj teo atestas amikecon inter Brazilo kaj Ĉinio
2024-06-14

Antaŭ 50 jaroj aŭtoritatoj de Brazilo kaj Ĉinio festis la estigon de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj en ceremonio okazinta en la palaco Itamaraty, sidejo de Brazila Ministerio pri Eksteraj Rilatoj, en Braziljo. Tiu momento estis eternigita per foto, kiu montras la brazilan ministron pri ekstera komerco Azeredo da Silveira, la brazilan ministron pri komerco kaj industrio Severo Gomes, kaj la ĉinan vicministron pri ekstera komerco Chen Jie, tostantaj per brazila kafo.


Brazilaj kaj ĉinaj aŭtoritatoj tostis per brazila kafo en Pekino la 5-an de junio 2024.


La 5-an de junio ĉi-jare, dum la Forumo de Brazilaj kaj Ĉinaj Entreprenoj en Pekino, aŭtoritatoj de ambaŭ landoj refoje tostis per kafo memore al tiu historia momento kaj ankaŭ por esprimi bondezirojn por la estonteco de la dulanda partnereco.


Sed estas grava diferenco inter tiu tosto de antaŭ kvin jardekoj kaj la ĉi-jara. Antaŭ 50 jaroj, kafo estis apenaŭ konata en Ĉinio, male ol la nuna epoko, kiam kafejo estas facile trovebla ie ajn en grandaj ĉinaj urboj kaj Ŝanhajo fariĝis la urbo kun plej granda nombro da kafejoj en la mondo, kun preskaŭ 8 mil!


"Homoj en Ŝanhajo frekventas kafejojn por ĝui tason da kafo, eĉ kiam ili estas en laborkunveno, renkontiĝo aŭ laborantaj. Vi povas vidi ilin gustumantaj kafon, donante al si etan plezuran momenton, kiun oni povas ĝui eĉ dum okupata tago," karigis  rusino Aleksandra Antonenko, kiu alkutimiĝis al kafo post transloĝiĝo al Ŝanhajo. "Nun, kiam mi pensas pri kaf-trinko en Ŝanhajo, mi rememoras ĉiujn mirindajn okazaĵojn kaj sentojn, kiujn ĝi alportis al mi. La urbo transformis kafon en trinkaĵo, kiu feliĉigas min," ŝi aldonis.


En nuntempa Ĉinio, eĉ en oficejaj konstruaĵoj estas pli facile trovi kafejojn, kien laboristoj iras por ĝui tason da kafo kaj ripozi, babili, legi libron aŭ eĉ labori. Multaj ĉinoj daŭre konservas la ĉinan tradicion bonvenigi gastojn per ĉina teo, sed lastatempe plioftiĝis la demando, "Ĉu vi preferas teon aŭ kafon?"


Kurioze, en Brazilo la situacio ne estas tre malsama: kvankam multaj brazilaj familioj havas la kutimon bonvenigi gaston per kafo, tamen aliaj proponas teon kiel alternativon, sed elektinte teon, oni tre probable ricevos infuzaĵon el bakita mateo, kun brazila nomo "matea teo", anstataŭ vera teo.


Brazilaj kaj ĉinaj aŭtoritatoj tostis per brazila kafo en Braziljo celebre al la estigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, en 1974.


Kvankam kafo estas pli populara ol teo en Brazilo, antaŭ du jarcentoj la realo estis tre malsama: la unua ondo de amasa ĉina migrado al Brazilo, komence de la 19-a jarcento, estis ligita kun la provo planti teon en la lando, kaj dum la unua duono de tiu jarcento, estis teo, ne kafo, kion brazilanoj kutimis trinki dum matenmanĝo. Teo fariĝis simbolo de la frua epoko de amikeco inter la du landoj. Post la sendependiĝo, Brazilo fokusiĝis sur eksportado de kafo, kiu populariĝis ankaŭ enlande kaj anstataŭis teon kiel plej kutiman trinkaĵon.


En la lastaj jardekoj, dum ĉinoj alkutimiĝis al kafo, brazilanoj en serĉado de pli saniga vivstilo pli interesiĝis pri teo. Unue estis la verda teo, kiu kaptis atenton pro sia efiko sur homa sano. Poste estis la vico de ruĝa teo, kaj eĉ blanka teo iugrade populariĝis en Brazilo. Krom la teo mem, ankoraŭ ne tre populara, sed iom post iom pli konata kaj ŝatata, brazilanoj alkutimiĝis al trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, kiuj havas teon kiel ingrediencon.


Kvankam kafo tiom populariĝis en Ĉinio, tamen brazila kafo daŭre estas malfacile trovebla en la ĉina merkato. Unu kialo estas la kosto: kafo el ASOAL-landoj estas pli bonpreza kaj pro la geografia proksimeco, kiu reduktas transportokoston, kaj pro la avantaĝoj ĝuataj de tiuj landoj rezulte de komerca interkonsento kun Ĉinio. Alia kialo estas la postuloj de ĉinaj konsumantoj, kiuj preferas aĉeti freŝajn kafoberojn kaj ilin mueli ĵus antaŭ la preparado de la trinkaĵo, por pli bone konservi ĝian guston kaj aromon.


Ĉina junularo, siavice, antaŭenigas grandan ŝanĝiĝon en la konsumaj kutimoj kaj de teo, kaj de kafo. Anstataŭ teceremonio en tradicia ĉina tetrinkejo, plejparto de ĉinaj gejunuloj preferas "vezikan teon" kun mojosa aspekto kaj aldonaĵoj ekzemple lakto, fruktoj kaj gelatenaĵoj, kiuj donas pli kompleksan guston kaj konsiston al la trinkaĵo. Por kontentigi la postulojn de ĉina junularo, la ĉina merkato pri teo bezonas konstantan novigon.


Simile okazas en la merkato pri kafo: en ĉinaj kafejoj, krom la tradiciaj elektebloj kiel espresso kaj latte, oni povas trovi kafon kun aldonaĵoj ekzemple osmanto, laktokremo, ĉokolado aŭ fruktosuko. Hejme, ĉinoj ankaŭ ŝatas esplori la guston kaj aromon de kafo per uzo de specialaj kafoberoj, kiel la famaj Kopi Luwak el Indonezio kaj Blue Mountain el Jamajko.


Por vendi sian kafon en Ĉinio, Brazilo bezonas unue disvolvi la sektoron pri specialaj kafoj, kiuj estas relative novaj en sektoro alkutimiĝinta al pogranda eksportado de beroj. Pli da atentoj devas esti donitaj al klasifikado de kafo laŭ geografia indiko, devenindiko, pureco, rikoltmaniero ktp, kaj ankaŭ merkatika laboro estas bezonata por krei, popularigi kaj valorigi brazilajn markojn de specialaj kafoj.


Brazilo havas 13 regionojn protektitajn laŭ geografia indiko, kies klimato, grundo kaj homaj scioj pri kafokulturo kune estigas unikan produkton; kaj naŭ devenindikojn, kiuj rekonas la tradicion de iu loko pri produktado de kafo. Momente, Unique Cafés estas la brazila marko, kiu plej bone komprenis la postulojn de ĉinaj konsumantoj, alportante vastan aron da produktoj kun unikaj gustoj kaj aromoj, produktitaj en malsamaj regionoj de Brazilo.


Brazila vicprezidento Geraldo Alckmin kaj prezidento de Brazila Agentejo por Antaŭenigo de Eksportoj Jorge Viana dum vizito al kafejo de Luckin Coffee


Podetala komerco de kafo en Ĉinio donas oportunon al markoj kun ekskluziva produkto, kaj samtempe la grandaj ĉenoj da kafejoj, kun normigitaj produktoj disponeblaj en miloj da vendejoj tra la tuta lando bezonantaj aĉeti kafoberojn grandkvante. Dum la vizito de brazila vicprezidanto Geraldo Alckmin al Ĉinio, Luckin Coffee, la plej granda ĉina kafej-ĉeno, kun 18 590 kafejoj, anoncis la aĉeton de 120 mil tunojn da brazila kafo kontraŭ 500 milionoj da usonaj dolaroj, kun la plano kreskigi la mendojn el Brazilo en sekvaj jaroj.


Dum vizito al kafejo de Luckin Coffee, vicprezidento Alckmin gustumis la kafon kaj parolis pri brazila kafo al ĵurnalistoj. Li esperas, ke brazila kafo aldonos agrablan guston kaj aromon al la ĉiutaga vivo de ĉinoj. "Brazila kafo estas ĉampiono, havas aromon, guston, Luckin Coffee faris bonan elekton," li diris. "Kafo ankaŭ estas simbolo de amikeco. En Brazilo, kiam ni ricevas viziton, ni tuj proponas kafon al tiu homo," li konkludis.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉu vi pretigis rubkovraĵon produktitan en Ĉinio por via kato? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio