Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mi ĝuas en la Esperanta Plaĝo
2024-06-05

Saluton, geamikoj! mi estas Jatina, mi venis el la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco, Ĉinio. Mi estas instruistino de Esperanto en la Elementa Lernejo Baiyangshujie, kiu tre famas en ĉina Esperanto-rondo.



Por altigi mian lingvonivelon kaj profundigi la E-instruadon en nia lernejo, en aprilo ĉi-jare mi venis al la bela urbo Valencio de Hispanio por partopreni la paroligan kurson gvidatan de Profesoro Dennis Keefe. La kurso okazis jam en la lastaj jaroj, trifoje po du monatoj. Ĝis nun tri ĉinoj, venintaj el la urboj Wuhan, Chongqing kaj Taiyuan, partoprenis ĝin, kaj mi estas la tria inter ili. Eble pro tio, ke la mediteranea urbo Valencio havas komfortan klimaton, belajn pejzaĝojn, longan historion kaj aktivajn esperantistojn, kaj oportunojn al la Esperanto-trejnado, esperantistoj donis al ĝi la nomon Esperanta plaĝo.



La lecionoj estas aranĝitaj science, abunde kaj riĉe. En la komenca monato nia ĉefa tasko koncentriĝas al la lernado de BEK-kursaj lecionoj, ok horjn ĉiutage, krome ni ankoraŭ havas ekskurson kaj renkontiĝon kun lokaj esperantistoj unufoje ĉiusemajne. En la sekvaj lecionoj, aktivadoj pli profundiĝas kaj riĉiĝas: krom la lernado de leglibroj bone kompilitaj de Dennis, nome Literaturo, kaj la Vortlernigilo, ni ankoraŭ devas lerni didaktikon kaj partopreni praktikajn aktivaĵojn, ekzemple viziti muzeon kaj pitoreskejojn, partopreni aranĝojn de la lokaj esperantistoj kaj tradiciajn festojn ktp. Ĉio ĉi utiligas al mia lingvolernado, kaj mi vere spertis la tradiciajn valenciajn vivon kaj kulturon. Nun, kvankam mia dumonata lernado ankoraŭ ne tute finiĝis, tamen mi jam sentas, ke mi multe progresis kaj havas kuraĝon kaj memfidon pri parolado de nia lingvo.



Fine, mi volas danki Dennis kaj Esperantan plaĝon, kie mi konatiĝis kun multaj amikoj. Samtempe mi ankaŭ devas danki nian lernejon Baiyangshujie, kiu esperantistigis min kaj donis al mi ŝancon pli vastigi mian konon pri Esperanto kaj la mondo, kaj ĉiujn samideanojn, kiuj donis al mi subtenojn ĉiuflanke.



Ĝis, miaj karaj amikoj!


Verkis Jatina











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Testoj pri aŭtonoma ŝoforado en aŭtovojo inter Pekino kaj Xiong'an - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio