Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio ricevis mediamikan sojfabon el Brazilo
2024-06-05

La 31-an de majo alvenis en la haveno de Tianjin, norda Ĉinio, ŝipo veninta el Brazilo kun mediamika sojfabo. Tiu estis la unua mendo de mediamika sojo farita de Ĉinio. La sojo estis mendita de la ĉefa ĉina firmao pri manĝaĵoj, COFCO, kaj de la ĉina firmao Mengniu Laktaĵa Grupo, de Interna Mongolio, dum la 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, okazinta en Ŝanhajo novembre de la pasinta jaro.



Post kontrolo en Tianjin, tiu aro da sojfabo estos certigita de COFCO kiel konforma al la internaciaj normoj pri respondeca agrikulturo kaj neligita al senarbarigo aŭ detruado de originaj plantoj sur biena teritorio. Sekve la produkto estos transdonita al firmao Ĉinaj Modernaj Laktaĵoj Limigita, kiu apartenas al Mengniu Laktaĵa Grupo.


La Monda Fonduso por la Naturo (WWF) proponis kiel disvolva celo atingi tutmondan nulan senarbarigon de originaj arbaroj ĝis 2030, kun la celo antaŭenigi protektadon de arbaroj, biodiverseco kaj la ekosistemo de nia planedo. Laŭ Monda Ekonomia Forumo, la decido de Ĉinio importi mediamikan sojon el Brazilo alportas pozitivan mesaĝon al la tutmonda merkato pri krudmaterialoj.


Tio estas ankaŭ grava por Brazilo, la monde unua produktisto de sojo, kies produktado antaŭe stimulis senarbarigon. Kresko de sojkulturo dungis homojn kaj kreskigis la eksportojn de Brazilo, sed koste de media detruado. Kiel ĉefa aĉetanto de brazila sojo, Ĉinio importis preskaŭ 70 milionojn da tunoj da brazila sojo en 2023, kio estas ĉirkaŭ 70% de la tuta sojeksportado de Brazilo.


Por protekti la medion kaj mildigi senarbarigon, ĉinaj firmaoj estigis daŭripovan ĉenon de produktado de sojfabo bazita sur spurado de agrikulturaj produktoj, kio malfaciligas komercon de sojfabo el senarbarigo. Jack Hurd, ekzekutiva direktoro de la Alianco de Tropikaj Arbaroj de Monda Ekonomia Forumo, diris, ke la ĉina merkato povas efektive antaŭenigi verdan transformadon de la tuta ĉeno, kaj tio estigis solidan bazon por daŭripovaj aĉetoj.


Lastatempe COFCO Internacia atingis la teknikan kapablon spuri la tutan sojon rekte aĉetitan de Brazilo. La firmao ankaŭ planas estigi ĉenon pri komerco de sojo produktita sen senarbarigo el Amazonio, centr-okcidenta brazilo kaj la regiono de Gran Chaco en Latinameriko ĝis 2015.


Dum la ĉina registaro subtenas la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco, ĉinaj firmaoj klopodas plenumi siajn internaciajn respondecojn pri mediproktekto kaj kontribui por kontraŭbatali tutmondan varmiĝon. "Antaŭenigi verdan kaj malaltkarbonan disvolvadon de tutmonda agrikulturo estas esenca agado kiun oni devas tuj alpreni", diris Dong Wei, ĝenerala sekretario de COFCO Internacia, kiu tre konscias pri sia socia respondeco kadre de tutmonda daŭripova evoluigo. Li Pengcheng, prezidento de la grupo Mengniu, deklaris, ke la firmao celas atingi nulan senarbarigon antaŭ 2030, farante pozitivan kontribuon por protekti tutmondajn arbarojn kaj ilian biodiversecon.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Brasil 247











Testoj pri aŭtonoma ŝoforado en aŭtovojo inter Pekino kaj Xiong'an - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio