Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Testoj pri aŭtonoma ŝoforado en aŭtovojo inter Pekino kaj Xiong'an
2024-06-04

Nova projekto pri testado de aŭtonoma ŝoforado estis lanĉita la 29-an de majo, sur aŭtovojo, kiu ligas Pekinon kaj la Novan Areon Xiong'an en la provinco Hebei.



La aŭtovojo inter Pekino kajXiong'an estas tre grava por kunligi Pekinon al la Nova Areo Xiong'an. Nun estas entute 108 km da aŭtovojo uzataj por aŭtonoma ŝoforado en la ĉefa parto de la aŭtovojo, kun saĝa kontrolado kaj komunika aparataro instalitaj laŭlonge de la vojo por superrigardi kaj monitori la funkciadon de la aŭtonomaj aŭtoj.  


"La lanĉo de testado pri aŭtonoma ŝoforado estas parto de aktiva esplorado pri disvolvado de saĝaj aŭtovojoj en la regionoj de Pekino, Tianjin kaj Hebei," klarigis Zhang Hongjun, ĉefinĝeniero de Hebei-a Ekspresvoja Grupo.


"Ni esperas, ke testado kadre de ĉi tiu projekto estu fruktodona ne nur por la kampo de aŭtonoma ŝoforado, sed ankaŭ por la kampo de operaciumado kaj mastrumado de aŭtovojoj helpe de apliko de saĝa teknologio," aldonis Zhang. 


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio