Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Videblas ĉina kulturo tra esperantigitaj porinfanaj libroj
2024-05-31

En la 1990-aj jaroj la Ĉina Esperanto-eldonejo eldonis serion da porinfanaj libroj (broŝuretoj), kiuj temas pri klasikaj rakontoj de antikva Ĉinio kaj estis esperantigitaj de tiamaj veteranoj. La rakontoj estas reprezentaj verkoj de la ĉina kulturo, kies esenco rilatas al la virtoj de la ĉina nacio.


Levi Ŝuon


Se ni listigu la porinfanajn rakontojn laŭ la ĉina historio, la rakonto "Levi Ŝuon" povas esti la unua en la serio. La afero okazis antaŭ la stariĝo de la dinastio Han (206 a.K-220 p.K), kaj troviĝas en la historio de la dinastio kiel onidiro aldonita al la biografio de la dinastia kontribuanto Zhang Liang. Oni registris tiun ĉi onidiron eble por prezenti ian mirindecon de li. En la rakonto, kiam Zhang Liang estis junulo, li renkontis nekonatan maljunulon sur ponto, la maljunulo demetis sian ŝuon kaj ĵetis ĝin sub la ponton, sekve li ordonis Zhang Liang levi la ŝuon. La junulo estis ofendita de la malĝentilaĵo, sed li pensis, ke la pli aĝa, kun blanka kaj longa barbaro, estas tiom maljuna, do li decidis helpi malgraŭ la aroganteco. Nekredeble estas, ke la maljunulo ordonis Zhang Liang surmeti la ŝuon al lia piedo, la junulo plenumis la ordonon. Kiel strange estis la maljunulo! Do Zhang Liang sekvis la maljunulon por 500 metroj. La maljunulo haltis kaj turnis al li, dirante: "Vi estas klerigebla." Sed la provo ne ĉesis, la maljunulo diris al Zhang Liang, ke li revenu al la loko post kvin tagoj. Do, post kvin tagoj, la junulo atingis la lokon frumatene kaj vidis la atendantan maljunulon, kaj ricevis riproĉon pro sia malfrua veno. Zhang Liang havis aliajn kvin tagojn, kaj atingis la lokon meznokte, ĉi-foje li ricevis laŭdon, kaj la maljunulo donis al li libron pri milita strategio. Zhang Liang diligente legis la libron kaj helpis Liu Bang fariĝi la unua imperiestro de la dinastio Han. La nomo Zhang Liang estas eterne registrita en la historio.



Tra la rakonto, ni povas scii, ke antikvaj ĉinoj respektas grandaĝulojn, ĉar ili posedas trezorajn sciojn, konojn kaj spertojn heredindajn por la juna generacio. Ankaŭ pacienco kaj racio estas alte taksataj karakteroj. Tiaj homoj kapablas plenumi grandajn taksojn, kiel starigi dinastion, venki en milito kaj tiel plu.

Plie, se oni atente tralegas la libreton, videblas en la bildoj antikvaj vestoj de tiamaj ĉinoj. Kaj tio estas la origino de nuna hanfu-o, fakte la nomo hanfu-o devenis de la dinastio Han. Antaŭ miloj da jaroj, ordinaraj ĉinoj surhavis longan aŭ mallongan robon, pantalonon kaj tolajn ŝuojn -- ĉefe el silko kaj lino. Iliaj haroj estas longaj kaj fiksitaj kiel harbulo por oportunigi la vivon.


Rakonto pri Sima Guang


Miloj da jaroj pasis post la dinastio Han, nun estas la dinastio Norda Song (960-1127). Ankaŭ tiama politikisto kaj historiisto Sima Guang havis mirindan sperton registritan en la historio kaj memorigatan de la popolo. En lia infaneco, li kaj liaj amikoj ludis en korto, subite iu petolema knabo falis en hom-altan akvujon. Ĉiuj knaboj hastis, iuj ploris, iuj kuris foren al plenaĝuloj kaj iuj provis mem elsavi la amikon. Sima Guang kuris serĉi plenaĝulon, survoje li stumblis pro granda ŝtono, tuj li havis ideon. Li levis la ŝtonon, kuris al la akvujo kaj batis ĝin, la akvo elfluis kaj la knabo estis savita. Oni povas diri, ke tiu ĉi rakonto estas konata de preskaŭ ĉiuj ĉinoj, ĉar ĝi troviĝas ne nur en klasikaj rakontaroj en antikva Ĉinio, sed ankaŭ en nunaj lernolibroj de bazlernejoj, kio prezentas la saĝon, kuraĝon kaj racion de infanoj. Infanaĝa Sima Guang estas unu el la modeloj de ĉinaj infanoj.



Tra la bildoj, oni povas vidi la miljare ne ŝanĝitan vestostilon de ĉinaj infanoj, precipe knaboj. Ili portas mallongajn vestojn, la ŝuoj estas ornamitaj ĉe pintoj. Ne kiel plenkreskuloj kaj junuloj, la haroj de knaboj estis forrazitaj, oni nur konservas iom da sur la kapo, celante, ke iliaj haroj fariĝu nigraj kaj longaj, kiam ili estos pli aĝaj.


Serĉi instruanton


Tempo venis al la dinastio Qing (1616-1911), en la urbo Suzhou loĝis juna kuracisto Ye Tianshi. Iutage, iu komercisto vizitis lin. Ye Tianshi diris al li, ke li revenu hejmen, ĉar lia malsano estas ne kuracebla. La komercisto foriris. Interese estas, ke unu jaron poste, la komercisto revenis al la kuracejo de Ye Tianshi por venĝo: li rompis la kuracejan lignoŝildon. Surprizite, Ye Tianshi demandis al la komercisto, kiu sanigis lin, kaj sciis, ke estas iu maljuna bonzo en la templo Jinshan, kiu savis la vivon de la komercisto. Ye Tianshi konsciis, ke lia kuracarto estas ankoraŭ ne perfekta, li ne devas abrupte prognozi kaj fieri. En sekva tago, li fermis sian kuracejon kaj veturis al la templo, kie li longe observis kaj lernadis de la bonzo, kaj finfine fariĝis vere eminenta kuracisto. Ja la rakonto celas diri al ni, ke homoj devas esti ĉiam modestaj, fiereco estas malamiko de ĉiu kuracisto (kaj sciencisto), kaj lernado estas senlima kaj senfina.



En la bildoj, oni povas klare vidi la ŝanĝiĝon de aspekto de ĉinoj. Post kiam la dinastio stariĝis, tiamaj gvidantoj devigis ĉinojn forrazi la harojn de la kapo krom la meza parto, kaj plekti la harojn kiel "porkan voston". Ankaŭ la formo de roboj ŝanĝiĝis, inkluzive de la aranĝoj de butonoj kaj kolumo. Sed, la tradicia kulturo restas kiel antaŭe, la esenco jam penetris en la sango de la ĉina nacio, kiel ne forgesebla memoro.


Se vi volas aboni la porinfanajn librojn, pagu laŭ jena maniero↓

Bonvolu ĝiri al:

Nomo: PEOPLE'S CHINA MAGAZINE

Banko: INDUSTRIAL AND COMMERCIAL BANK OF CHINA, BEIJING MUNICIPAL BRANCH, BEITING, PRC

Adreso: 15 SanliheRoad, Haidian District Beijing 100037, China

IBAN: 0200001409089005437

SWIFT CODE: ICBKCNBJBJM

Adreso de banko: No.136, Xiwai Street, Xicheng District, Beijing, China

Post ĝirado, bv. informi vian adreson al la retpoŝto redaktoro_de_chel@163.com


Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio