Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto de Ĉinio interparolis kun prezidento de UAE
2024-05-31


La 30-an de majo en Pekino Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, interparolis kun Sheikh Mohamed bin Zayed Al Nahyan, prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE).


Xi Jinping diris, ke UAE estas grava ampleksa strategia partnero de Ĉinio. En la lastaj jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj UAE havis solidan disvolvadon kaj fariĝis bona ekzemplo por la rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj en la nova epoko. La jaro 2024 markas la 40-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj UAE, kaj nun estas grava vojkruciĝo por la rilatoj inter Ĉinio kaj UAE, ke ambaŭ flankoj daŭrigu la aferon de la antaŭuloj kaj malfermu novajn perspektivojn por la estonteco.


Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun UAE por daŭre kapti la ĝeneralan direkton de dulandaj rilatoj laŭ strategia graveco kaj longtempaj perspektivoj, kaj certigi viglan disvolviĝon de duflanka ampleksa strategia partnereco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio