Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio volas labori kun araba flanko por starigi "kvin kunlaborajn kadrojn"
2024-05-31


La 30-an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la malferma ceremonio de la 10-a ministra konferenco de Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun la araba flanko por starigi kunlaborajn kadrojn, plifortigante la konstruadon de ĉin-araba komunumo kun komuna estonteco.


Xi Jinping diris, ke fruaj rikoltoj estis jam atingitaj en ĉiuj gravaj kunlaboraj iniciatoj, kaj estontece Ĉinio volas labori kun la araba flanko sur la bazo por starigi "kvin kunlaborajn kadrojn". La kvin kadroj konsistas el pli dinamika kadro por novigado, vastigita kadro por investa kaj financa kunlaboro, pli plurflanka kadro por prienergia kunlaboro, pli ekvilibra kadro por reciprok-profitaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj, kaj pli vasta kadro por interpopolaj interŝanĝoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio