Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping kaj Abdel Fattah El-Sisi intervidiĝis en Pekino
2024-05-30

La 29-an de majo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun egipta prezidento Abdel Fattah El-Sisi, kiu faras ŝtatviziton en Ĉinio kaj ĉeestos la malferman ceremonion de la 10-a Ministra Konferenco de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj.



Xi Jinping diris, ke interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Egiptio en diversaj kampoj alfrontas historiajn ŝancojn. Ambaŭ flankoj devas daŭre firme subteni unu la alian kaj kune labori por antaŭenigi komunan disvolviĝon. Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun Egiptio en tradiciaj kampoj kiel infrastrukturo, industrio, energio kaj agrikulturo, malfermi kunlaboron en novaj kampoj kiel sanservo, informado kaj komunikado, kaj renovigebla energio, profundigi ekonomian, komercan kaj investan kunlaborojn kaj instigi pli da ĉinaj entreprenoj investi kaj fari negocojn en Egiptio.


Xi Jinping substrekis, ke Ĉinio subtenas Egiption ludi pli grandan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj volas pliigi kunordigon kaj kunlaboron kun Egiptio sur multflankaj platformoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la kunlabora mekanismo BRICS, kaj kune protekti internaciajn egalecon kaj justecon kaj la komunajn interesojn de evoluantaj landoj.


El-Sisi diris, ke la mondo nun alfrontas profundajn kaj kompleksajn ŝanĝiĝojn, kaj Egiptio atendas profundigi sian ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj klopodi por antaŭenigi regionajn pacon kaj stabilecon. Li esprimis sian esperon preni 2024, Jaron de Egipt-ĉina Partnereco, kiel okazon por plifortigi kulturajn interŝanĝojn kaj pliigi kunlaboron inter la du landoj en kampoj kiel informadiko kaj komunikado, artefarita intelekto, nova energio, nutraĵa sekureco kaj financo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pagado de eksterlandanoj en Ĉinio estos pli facila - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio