Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pagado de eksterlandanoj en Ĉinio estos pli facila
2024-05-30

Pro malsamaj pagkutimoj, eksterlandanoj el iuj lokoj sentas malfacilon pri pagado en Ĉinio. Lastatempe, la sistemo de pagservo de kreditkarto, kod-skanado kaj monbiletoj en Ŝanhajo, Pekino, Kantono kaj aliaj lokoj pliboniĝas. Aperis novaj pagproduktoj, kaj la pagmanieroj en Ĉinio fariĝas pli oportunaj por eksterlandanoj.



Antaŭ la fino de junio, Pekino plivastigos la kovradon de translandlima bankkarta akcepto kaj aldonos pagservajn instalaĵojn en la hoteloj de tri-stela nivelo kaj pli altaj niveloj, kaj en 3A-nivelaj kaj pli altnivelaj turismejoj; Ŝanhajo aldonos 80 mil POS-maŝinojn por eksterlandaj kreditkartoj, kiuj kovros komercajn distriktojn, flughavenojn, metrostaciojn, hotelojn tri-stelajn kaj plialtnivelajn,turismejojn 3A-nivelajn kaj plialtnivelajn; Kantono disdonis pli ol 570 mil "monerujojn" al taksioj, restoracioj kaj aliaj komercaj organizoj por kontentigi la bezonojn de monbileta pagado; samtempe, la kantona flughaveno Baiyun starigis informejon por eksterlandaj pasaĝeroj, kaj laborantoj surloke helpas ilin funkciigi elektronikan pagmanieron.


Fakuloj diris, ke plifaciligo de pagado por eksterlandanoj estas tre grava por optimumigi la komercan medion kaj helpi altnivelan pordmalfermon. Estontece, la registaro, financaj organizoj, retaj platformoj, entreprenoj ktp devos plu kunagi por efektivigi diversajn detalojn por plifaciligi pagadon.


Redaktoro: Xie Ruifeng










<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Milionoj da papilioj flugas en Honghe-valo de Yunnan-provinco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio