Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Qiang intervidiĝis kun Fumio Kishida
2024-05-27

Vespere de la 26-a de majo laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis la 9-an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio, kaj la Korea Respubliko en Seulo kaj intervidiĝis kun japana ĉefministro Fumio Kishida.



Li Qiang diris, ke en novembro de la pasinta jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Kishida renkontiĝis en San-Francisko de Usono kaj atingis gravan interkonsenton pri strategiaj reciprok-profitaj rilatoj inter la du landoj, tio provizis gravan politikan gvidadon por la disvolviĝo de duflankaj rilatoj. Ĉinio esperas, ke la japana flanko kaj la ĉina flanko kune efektivigos la gravan konsenton atingitan de la estroj de la du landoj, senĉese solidigos reciprokan fidon, profundigos kunlaborojn, regos konfliktojn kaj konstruos la rilatojn en nova epoko. La historio kaj la demando pri Taiwan de Ĉinio estas ĉefaj aferoj de la principo rilate al la politika fundamento de ĉin-japanaj rilatoj, kaj ankaŭ estas la bazo de tiu fido. La demando pri Taiwan estas la kerno de la kernaj interesoj de Ĉinio. Ĉinio esperas, ke la japana flanko tenos la promeson kaj kreos pozitivan etoson por la kontinua disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj.


Li Qiang diris, ke la problemo de nuklepoluita akvo el Fukuŝimo en Japanio rilatas al la sano, marmedio kaj internaciaj publikaj interesoj de la tuta homaro. Ĉinio estas la ĉefa rilata flanko, do la ĉina registaro kaj la popolo ege zorgas pri tio. Ĉinio esperas, ke la japana flanko estos sincera kaj serioze traktos la zorgojn en- kaj eksterlande, kaj efike plenumos respondecojn kaj devojn.


Fumio Kishida diris, ke konservado de pozitiveco en la dulandaj rilatoj ne nur profitas la du landojn, sed ankaŭ utilas al la mondo. La japana flanko pretas efektivigi la gravan konsenton atingitan de la estroj de la du landoj, daŭrigi altrangulajn interŝanĝojn, plifortigi kunlaborojn en la kampoj de verda ekonomio, medicino kaj triaflanka merkato, faciligi personajn interŝanĝojn, profundigi regionan kunlaboron, kune reagi kontraŭ klimatŝanĝiĝo. La japana flanko neniam ŝanĝis sian starpunkton determinitan en la Japan-ĉina Komuna Deklaro en 1972 pri la demando pri Taiwan.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Drakboatoj por Drakboata Festo estos tuj pretaj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio