Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Qiang atingis Seulon por ĉeesti la 9-an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko
2024-05-27


Ĉina ĉefministro Li Qiang forlasis Pekinon la 26-an de majo kaj flugis al la Korea Respubliko por ĉeesti la 9-an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko. Ŝtata konsilisto kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio Wu Zhenglong kaj aliaj akompanantoj forveturis de Pekino en la sama aviadilo.


Tagmeze de la 26-a laŭ la loka tempo, Li Qiang atingis Seongnam-flughavenon de Seulo. Altrangaj registaraj oficistoj de la Korea Respubliko kaj Xing Haiming, ĉina ambasadoro en la Korea Respubliko, bonvenigis la grupon en la flughaveno.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Drakboatoj por Drakboata Festo estos tuj pretaj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio