Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Troa produktadkapablo" de ĉina novenergio -- alispeca ekonomia protektismo
2024-05-24


En la lastaj jaroj, rapide disvolviĝis la ĉina novenergia industrio, kio samtempe akcelis kreskon de eksportoj de rilataj produktoj. Tamen, Usono klaĉadas pri "troa produktadkapablo" de ĉina industrio, kaj ripetadas, ke "pli da eksportoj signifas troan produktadon". Ĉu la produktadkapablo pri novaj energifontoj de Ĉinio vere estas "troa produktadkapablo"? De kie venas la konkurencivo de la ĉina novenergia industrio? Kial Usono senĉese krias pri ĉina "troa produktadkapablo"?


Svisa amaskomunikilo Neue Zurich Zeitung lastatempe publikigis komentan artikolon, dirante: "Kio estas troa produktadkapablo? Ĉu okcidentaj eksportoj al Azio estas konsiderata troa produktadkapablo? Se iu lando produktas nur por sia propra merkato, kiel ni parolu pri la internacia komerco?"


"La eksportado de elektraj veturiloj de Ĉinio antaŭenigos sanan konkurencon tutmonde, realigos industrian novigon kaj kostoredukton, kaj plibonigos la disvolvan situacion de la tuta industrio," tion diris Herbert Diess, prezidanto de la kontrola estraro de la germana kompanio Infineon.


Usono ripetadas la diron pri ĉina "troa produktadkapablo", kiu estas aliforma "ĉina minaco", kaj alia versio de politikigo kaj ideologiigo de ekonomiaj kaj komercaj temoj.


John Ross, iama direktoro de la Oficejo pri Ekonomia kaj Komerca Politiko de Londono, diris, ke Usono maltrankvilas pro tio, ke pli kaj pli da ĝiaj produktoj disvendataj internacie ne povas konservi sian pintan pozicion en la valorĉeno. Tio ja ilustras la intencon de Usono -- bremsi kaj subpremi la disvolviĝon de la novaj industrioj de Ĉinio por pli favora konkurenciva pozicio kaj merkata avantaĝo.


Kiel klarigis lastatempa artikolo en la retejo de hispana amaskomunikilo Rebelion, tio estas nenio alia ol ekonomia protektismo bazita sur geopolitiko.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Zeze' parolas la ĉinan! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio