Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis maratono en Jishan-gubernio de Shanxi-provinco
2024-05-22


Antaŭtagmeze de la 19-a de majo komenciĝis maratono en Jishan-gubernio de Shanxi-provinco, centra Ĉinio. En la maratono partoprenis pli ol 4 mil profesiaj kaj amatoraj sportistoj el 28 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de la tuta lando.





Kiel antikva gubernio kun miljara historio, Jishan posedas multajn naci-nivelajn kulturajn resursojn. En 2023 la gubernio okazigis maratonon, bicikl-konkurson kaj aliajn grandskalajn sportajn eventojn, kiuj funkciis kiel fenestro por diskonigi Jishan.


La maratono en 2024 estas helpita de Shanxi-a Atletika Asocio kaj organizita de la gubernia registaro kaj jishan-a gubernia komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Estis aranĝitaj plena maratono, duonmaratono kaj amuza kurado por partoprenantoj. La gubernio ankaŭ invitis konatajn retfamulojn por fari vivelsendan vendadon. Samtempe, la itinero de la maratono kovris la historiajn vidindaĵojn, pitoreskejojn kaj okulfrapajn konstruaĵojn de Jishan, kaj survoje okazis ankaŭ prezentado de nematerialaj kulturaj heredaĵoj, aldoninte kulturan guston al la konkurso.


Redaktoro: Xie Ruifeng









<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Zeze' parolas la ĉinan! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio