Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping sendis kondolencon al irana unua vicprezidento Mokhber
2024-05-21

La 20-an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencon al la irana unua vicprezidento Mohammad Mokhber pri tio, ke irana prezidento Ebrahim Raisi malfeliĉe viktimiĝis en helikoptera akcidento. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi Jinping esprimis profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran simpation al la unua vicprezidento Mokhber, la familianoj de prezidento Raisi kaj la iranaj registaro kaj popolo.


Xi Jinping deklaris, ke depost sia enoficiĝo Raisi faris gravajn kontribuojn por konservi sekurecon kaj stabilecon de Irano kaj por solidigi kaj profundigi la kunlaboron de la ĉin-irana ampleksa strategia partnereco. Lia bedaŭrinda forpaso estas granda perdo por la irana popolo kaj rezultigis al la ĉina popolo perdon de bona amiko.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Irana prezidento mortis en helikoptera akcidento - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio